Ali Bongo Ondimba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ali Bongo Ondimba
Ali Bongo Ondimba.png
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1959 (1959-02-09) (64-jara)
en Brazavilo
Religio islamo [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Gabono [#]
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono [#]
Partio Partio Demokratia Gabona [#]
Familio
Patro Omar Bongo [#]
Patrino Patience Dabany [#]
Edz(in)o Sylvia Bongo Ondimba [#]
Infanoj Noureddin Bongo Valentin [#]
Parencoj Pascaline Bongo Ondimba [#]
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoadvokato • partoprenanto de internacia forumo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ali-Ben BONGO ONDIMBA, naskiĝita kiel Alain-Bernard Bongo la 9-an de februaro 1959 en Brazzaville[1], estas gabona politikisto, filo de la forpasinta prezidanto Omar Bongo, kaj ministro de eksteraj rilatoj, Defendo kaj aliaj fakoj en la registaroj de lia patro de 1989 ĝis 2007.

Bongo Ondimba estis formale voĉbalotita la 3-an de septembro 2009, kiel la nova prezidanto de Gabono kun 41,73% da favoraj voĉdonantoj.[2] La partopreno atingis 44,29% da 807.374 enregistritaj voĉdonantoj.[3]

Ali Bongo Ondimba

La rezulto de la baloto kaŭzas popolajn protestojn, kaj la denuncojn de la du ĉefaj rivaloj: la eksa ministro pri internaj aferoj André Mba Obame (25,88%) kaj la ĉefa opoziciestro Pierre Mamboundou Mamboundou (25,22%). La 4-an de septembro ekflamis tumultoj. Estis incendiita franca konsulejo en Port-Gentil, la dua plej granda urbo en Gabono, ĉar onidiroj disvastigis, ke la siatempa kolonia potenco iel helpis en falsado de la balotado. Samtempe subtenantoj de kontraŭstara kandidato Pierre Mamboundou eniris la urban malliberejon kaj liberigis prizonulojn. Sur stratoj de la ĉefurbo Librevilo estiĝis brulantaj aŭtoj, pneŭofajregoj kaj renversitaj rubujoj kiuj fariĝis improvizitaj barikadoj. Ankaŭ estis atakitaj la policejo kaj francaj firmaoj. Manifestaciantoj detruis publikajn konstruaĵojn, sportejojn kaj distrejojn kiujn estras la franca petrolkompanio Total en Port-Gentil.[4] Rezulte de tumultoj kelkaj homoj pereis kaj multaj estis vunditaj.[5]

La 19-an de oktobro 2009 la Konstitucia Tribunalo malakceptis la opoziciajn refutojn kaj proklamis veraj la oficialajn rezultojn. Samtage Ali Bongo faris la ĵuron de enoficiĝo kiel gabona nova prezidento. «Mi deziras Gabonon kie la elitoj cirkulas kaj estas renovigitaj,» diris li en sia inaŭgura parolado.[5]

En oktobro 2021, Ali Bongo estas citita en la "Pandora-paperoj", ĉi tiuj dokumentoj pri la uzo de eksterlandaj kompanioj en impostaj paradizoj, Ali Bongo estintus la profitanto de du kompanioj nun dissolvitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Infosplusgabon.com. Arkivita el la originalo je 2010-01-05. Alirita 2009-09-25.
  2. Ministère de la Communication, de la Poste et des Nouvelles Technologies
  3. Oficialaj rezultoj. Arkivita el la originalo je 2009-09-15. Alirita 2009-09-25.
  4. Tumultoj en Gabono post elekto de nova prezidento Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  5. 5,0 5,1 Mallonge el Afriko... Arkivigite je 2012-03-12 per la retarkivo Wayback Machine esperante