Port-Gentil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Port-Gentil
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 136 462  (2013) [+]
Geografio
Geografia situo 0° 43′ S, 8° 47′ O (mapo)-0.716666666666678.7833333333333Koordinatoj: 0° 43′ S, 8° 47′ O (mapo) [+]
Port-Gentil (Gabono)
Port-Gentil (Gabono)
DEC
Port-Gentil
Port-Gentil
Situo de Port-Gentil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Port-Gentil [+]
vdr

Port-Gentil estas grandurbo kaj havenurbo en Gabono, kie ĝi estas la dua plej granda urbo.

Loko de Port-Gentil en la mapo
Vojo en Port-Gentil
Alia vojo en Port-Gentil

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Port-Gentil situas en insulo sur ebenaĵo en la plej okcidenta parto de la lando laŭ la oceano, kie estas enfluo de rivero Ogooué. Tre proksime estas Cape Lopez, kiu estas la plej okcidenta punkto de Gabono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Port-Gentil estis establita en 1873, fare de francoj, kiuj subskribis traktaton pri la havenofondo. En 1894 jam funkciis dogano, komercejo kaj poŝto. La ĉefaj produktaĵoj estis kaŭĉuko, eburo kaj ligno. La urbo estis nomita laŭ la franca kolonia administranto Émile Gentil en 1900. Post la 1-a mondmilito la haveno estis evoluigita. En la 1960-aj jaroj naftorafinado komenciĝis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La insulo malebligas la kontaktojn laŭ vojoj. Port-Gentil havas internacian flughavenon kaj bonan havenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Port-Gentil situas en proksimeco de Ekvatoro, sekve ĝi havas tropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo varias konstante inter 20-30 °C. Jare pluvas iom pli, ol 2800 mm.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla Vikipedio