Puĉo de 2023 en Gabono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Militistaj veturiloj en Librevilo dum la puĉo.

La puĉo de 2023 en Gabono okazis la 30-an de aŭgusto 2023. Pro kontesto de la rezultoj de la ĵus okazinta prezidenta baloto en Gabono, la lando spertis puĉon cele al la eloficigo de Ali Bongo Ondimba, la reelektita prezidanto.

Ĉirkaŭ 12 militistoj, el pluraj branĉoj de la armeo de Gabono, deklaris la nuligon de la baloto kaj la disigon de ĉiuj plejgravaj institucioj per televida dissendo. Ili asertis, ke la rezultoj estis malhonestaj. La puĉistoj cetere anoncis la kreadon de « komitato pri institucia transiro kaj restarigo » (france Comité pour la transition et la restauration des institutions aŭ CTRI).

La generalo Brice Clotaire Oligui Nguema, estro de la respublika gardantaro, iĝis transira prezidanto. Ali Bongo daŭre restadas en privata domo sub kontrolo de la puĉistoj. Lia filo Noureddin Bongo Valentin estis akuzita pri ŝtatperfido. La anonco de la puĉo kaŭzis popolajn celebrojn en la ĉefurbo Librevilo kaj aliaj urboj, inkluzive de Port-Gentil.