Ekonomia Forumo de Krynica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ekonomia Forumo de Krynica okazas ĉiujare de 1991 komence de septembro, en Krynica termala stacio de Tatroj, en suda Pollando, en Malgrandpollando. Ĝi kunvenigas politikistojn, manaĝerojn, esploristojn, reprezentantojn de komunikrimedoj kaj de ne-registaraj organizaĵoj, precipe el Mez-Orienta Eŭropo. En 2007 kolektiĝis 3000 partoprenintoj dum tri tagoj kun 140 diskutrondoj pri temoj ekonomiaj, kulturaj, edukaj kaj naturmediaj.

La celo de la forumo estas favorigi komercan partnerecon kaj la politikan proksimiĝon kaj vivigi la kulturan komunumon inter eŭropaj landoj.

Laborlingvoj simultane tradukataj estas la pola, la angla kaj la rusa. Laŭbezone povas esti tradukoj al kelkaj aliaj lingvoj.

La 18-a Forumo en 2008[redakti | redakti fonton]

La pola ĉefministro Donald Tusk anoncis la planon ke Pollando eniru la Eŭrozonon en 2011 [1].

Partoprenis 1600 personoj inter aliaj Mihail Sergejeviĉ Gorbaĉov, Lech Wałęsa, multaj bankistoj, ekonimikistoj, strategiistoj, sciencistoj, gvidantoj de grandaj kompanioj... La nura partnero, kiu ne venas el profesiaj rondoj kaj supera politik-ekonomia elito estis Eŭropa Esperanto-Unio. Tio okazas jam la trian jaron dank al la amikeco inter la prezidanto de la Forumo kaj prezidantino de Pola Esperanto-Asocio Halina Komar. Kiel ĉiu partnero, tiel ankaŭ EEU devis organizi paneldiskuton pri iu temo rilata al la ĉefteno de la Forumo kiu estis "Eŭropa dilemo: Centra Eŭropo - aktiva partnero aŭ pasiva spektanto". Tiu paneldiskuto havis la temon: Unuiĝintaj en diverseco: Lernado de lingvoj kaj eŭropa identeco". Prelegis Barbara Pietrzak, Georgo Handzlik, Zlatko Tišljar kaj Peter Balaž. Diskutis ankaŭ prof. Joachim Diec. Partoprenis trideko da aŭskultantoj. Krome troviĝis en tre bona pozicio ankaŭ budo de EEU kiun prizorgis Petro Balaž kaj deĵoris junuloj de Pola Esperanto-Junularo. La budo estis reprezente aranĝita kaj multaj homoj haltis kaj interesiĝis pri Esperanto povinte ricevi kompetentajn respondojn kaj ricevi informojn en pluraj lingvoj. Interalie kun la deĵorantoj antaŭ la budo fotiĝis Lech Wałęsa, la fama iama prezidanto de Pollando. [2]

Ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

Invititaj gravuloj[redakti | redakti fonton]

Inter la invititoj menciindas : Vaclav Havel, Valdas Adamkus, Gediminas Kirkilas, Viktor Juŝĉenko, Jorge Sampaio, Alfred Gusenbauer, Mirek Topolanek, Andris Piebalgs, Dalia Grybauskaitė, Viviane Reding, Danuta Hübner, Miĥail Saakaŝvili, Giorgio Napolitano, László Sólyom, Karel Schwarzenberg, José Luis Rodríguez Zapatero, Roland Dumas

Datoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] : Le gouvernement tiendra à ce que la Pologne entre dans la zone euro au cours de l’an 2011, a déclaré le Premier ministre Donald Tusk lors du Forum Economique à Krynica. GAZETA WYBORCZA
  2. Orienteŭropa Davos - Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), blogaĵo de Zlatko Tišljar, 14-a de septembro 2008