Antaŭ majo 2009 ŝi estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro2004, kaj rezignis pro tiu ofico nur pro la ŝtatprezidantiĝo. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn financa programado kaj bilanco. Jam dum la lastaj sep monatoj el la oficperiodo de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, ŝi estis komisaro ekde la 1-a de majo2004, kiam Litovio iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun dua komisaro el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn instruado kaj kulturo. Dalia Grybauskaitė estas senpartia, sed proksima al la socialdemokratia partio de Litovio. Antaŭ en 2013 Karola Premio recivis.