António Vitorino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
António Vitorino
2023-02-24 António Vitorino.jpg
Persona informo
António Manuel de Carvalho Ferreira Vitorino
Naskiĝo 12-an de januaro 1957 (1957-01-12) (66-jara)
en Lisbono
Lingvoj portugala [#]
Ŝtataneco Portugalio [#]
Alma mater Universitato de Lisbono [#]
Partio Leftwing Union for the Socialist Democracy [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokatojuĝisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
Aktiva en StrasburgoBruselo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
António Vitorino

António Vitorino [ɐnˈtɔni̯u vituˈrinu], naskiĝinta la 12-an de januaro 1957 en Lisbono, estas portugala politikisto. Li inter alie inter 1986 kaj 1989 estis reprezentanto de la portugala prezidento en Macau, inter 1989 kaj 1994 estis portugala konstitucia juĝisto, inter 1995 kaj 1997 estis vica ĉefministro kaj ministro pri defendo de Portugalio.

Post tio li iĝis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn justeco kaj internaj aferoj.

António Vitorino estas membro de la socialisma partio PS de Portugalio. Li verkis plurajn librojn pri politikaj sciencoj.