Louis Michel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Michel
Louis Michel - 2005 (cropped).jpg
Persona informo
Louis Michel
Naskiĝo 2-an de septembro 1947 (1947-09-02) (75-jara)
en Tienen, Flandra Brabanto, Flag of Belgium (civil).svg Belgio
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Belgio [#]
Partio Liberal Reformist Party [#]
Familio
Infanoj Charles Michel • Mathieu Michel [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomatoinstruisto [#]
Aktiva en StrasburgoBruselo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Louis MICHEL (naskiĝis la 2-an de septembro 1947 en Tienen, Belgio) estas valona liberala politikisto.

Michel apartenas al la partio Mouvement Réformateur (MR). Li estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso I kaj prezidas la fakojn klerigado kaj internacia helpo.

Li studis ĝermanajn lingvojn kaj estas perfekte dulingva franca - nederlanda.

Inter 1977 kaj 1982 li estis skabeno kaj ekde 1983 seninterrompe urbestro de Jodoigne. Ankaŭ li estis de 1982 ĝis 1990 kaj de 1995 ĝis 1999 prezidanto de la franclingva liberala partio Parti Réformateur Libéral (PRL) kiu en 2002 iĝis parto de la MR.

De 1999 ĝis julio 2004 li estis Belga ministro pri Eksteraj Rilatoj kaj vicprezidanto en la registaro de ĉefministro Guy Verhofstadt. Li estas ŝtatministro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]