Meglena Kuneva
Meglena Kuneva | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1957 (63-jara) en Sofio |
Lingvoj | bulgara lingvo |
Ŝtataneco | Bulgario |
Alma mater | Sofia Universitato • Universitato de Oksfordo |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juristo • ĵurnalisto |
Meglena Ŝtilianova Kuneva (aŭ originale per cirilaj literoj Меглена Щилянова Кунева), naskiĝinta la 22-an de junio 1957 en Sofio, estas bulgara politikistino. Ŝi interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso, ekde kiam Bulgario iĝis membroŝtato de la Eŭropa Unio en 2007. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakon defendo de la konsumantoj. Meglena Kuneva estas membro de la liberala partio NDSV de Bulgario.
Kuneva estas edzino de financisto Andrej Pramov, filo de Ivan Pramov, sekretario de Bulgara Komunista Partio en la jaroj 1962—1978; alia filino de Ivan Pramov, Ulana Pramova, estras nun la Bulgaran Nacian Televidon (BNT).