Ján FIGEĽ, naskiĝinta la 20-an de januaro1960, estas slovakapolitikisto. En la jaroj 2004–2010 li estis komisionano en la Eŭropa Komisiono Barroso kaj prezidis la fakojn pri edukado, trejnado kaj kulturo, sporto kaj junularo. Jam dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, li estis membro ekde la 1-a de majo2004, kiam Slovakio iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun alia komisionano el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn entreprenoj kaj informsocio. Ján Figeľ estas membro de la socialisma konservativa liberala partio Kresťanskodemokratické Hnutie (KDH) de Slovakio.
En aŭgusto 2012 konatiĝis asertoj ke lia doktora disertaĵo, farita ĉe privata universitato, enhavas tekstopartojn kopiitajn el alia fonto sen cit-indiko. La ver-enhavo de tiuj asertoj estas nuntempe esplorata.