Loyola de Palacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loyola de Palacio
Loyola de Palacio State.jpg
Persona informo
Loyola Palacio
Naskonomo Ignacia de Loyola de Palacio del Valle-Lersundi
Naskiĝo 16-an de septembro 1950 (1950-09-16)
en Madrido
Morto 13-an de decembro 2006 (2006-12-13) (56-jara)
en Madrido
Mortis pro pulma kancero [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido [#]
Partio Popola Partio [#]
Familio
Patro Luis María de Palacio y Palacio [#]
Patrino Luisa Mariana del Valle-Lersundi y del Valle [#]
Gefratoj Ana de Palacio y del Valle-Lersundi [#]
Parencoj Hermann Tertsch [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokato [#]
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Loyola DE PALACIO Y DEL VALLE-LERSUNDI (naskiĝis la 6-an de septembro 1950 en Madrido en aristokrata eŭska familio kaj mortis la 13-an de decembro 2006) estis hispana politikistino.

Ŝi estis inter la unuaj virinoj, kiuj publike ekagadis post la morto de Generalo Franco dum 1975, kaj estis la unua ĝenerala sekretario de la junulara branĉo de la Popola Partio.

Ŝi estis ministrino en la hispana registaro de 1996 ĝis 1998, en la registaro de José María Aznar.

En 1999 ŝi fariĝis la ĉefkandidato de sia partio al la tiujaraj elektoj al la Eŭropa Parlamento. kaj poste inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, ŝi estis vicprezidanto kaj respondecis pri la fakoj de rilatoj kun la Eŭropa Parlamento, transportado kaj energio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]