David Byrne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
David Byrne dum 1999

David Byrne (naskiĝis la 6-an de aprilo 1947) estas irlanda politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn saneco kaj defendo de la konsumantoj. Dum decembro 2006 la politikisto estis nomumita kanceliero de la Urba Universitato Dublino. David Byrne estas membro de la konservativa partio Fianna Fáil de Irlando.