Komisiono Barroso 1

La Komisiono Barroso estas la Eŭropa Komisiono prezidata de José Manuel Durão Barroso, enoficiĝinta la 22-a de novembro 2004 post voĉdono de la Eŭropa Parlamento je la 18-a de novembro, kun 449 favoraj, 149 malfavoraj kaj 82 sindetenaj voĉoj.
Komence la Komisiono estis enoficiĝonta la 1-an de novembro 2004, sed, pro la opozicio de la Eŭropa Parlamento pri la elekto de kelkaj komisionanoj, Barroso devis fari rearanĝon. La itala Rocco Buttiglione (proponita kiel Vicprezidanto kaj komisionano pri Justico, Libereco kaj Sekureco) estis anstataŭata per Franco Frattini; Ingrida Udre (proponita de Latvio pri Impostoj kaj Dogana Unio) estis anstataŭata de la hungara László Kovács, kiu komence estis proponita pri Energio.
Prezidanto[redakti | redakti fonton]
Membroj[redakti | redakti fonton]
Klarigo: [ ] Maldekstro/Socialistoj - [ ] Dekstro/Konservativuloj - [ ] Liberaluloj
Komisionano | Nacio | Tasko | Kompetenteco | Partio |
---|---|---|---|---|
Margot Wallström | ![]() |
Vicprezidanto | Instituciaj rilatoj kaj komunikadstrategio | SAP |
Joaquín Almunia | ![]() |
Vicprezidanto | Ekonomiaj kaj monaj aferoj | PSOE |
Günter Verheugen | ![]() |
Vicprezidanto | Entreprenoj kaj industrio | SPD |
Franco Frattini | ![]() |
Vicprezidanto | Justico, Libereco kaj Secureco | FI |
Jacques Barrot | ![]() |
Vicprezidanto | Transportado | UMP |
Siim Kallas | ![]() |
Vicprezidanto | Administra aferoj, revizorado kaj kontraŭfraŭda lukto | ER |
Charlie McCreevy | ![]() |
Komisionano | Interna merkato kaj servoj | Fianna Fáil |
Mariann Fischer Boel | ![]() |
Komisionano | Agrikulturo kaj kampara progresigo | Venstre |
Neelie Kroes | ![]() |
Komisionano | Konkurenco | VVD |
Peter Mandelson | ![]() |
Komisionano | Komerco | Laborista |
Joe Borg | ![]() |
Komisionano | Fiŝado kaj maraj aferoj | NP |
Stavros Dimas | ![]() |
Komisionano | Medio | ND |
Markos Kyprianou | ![]() |
Komisionano | Saneco | DK |
Louis Michel | ![]() |
Komisionano | Progresigo kaj humaneca helpo | MR |
Olli Rehn | ![]() |
Komisionano | Larĝiĝo | SK |
Vladimir Špidla | ![]() |
Komisionano | Okupateco, socialaj aferoj kaj egalaj oportunecoj | ČSSD |
László Kovács | ![]() |
Komisionano | Fiskeco kaj doganunuiĝo | MSZP |
Dalia Grybauskaitė | ![]() |
Komisionano | Financa programado kaj bilanco | |
Benita Ferrero-Waldner | ![]() |
Komisionano | Eksteraj rilatoj kaj Eŭropa politiko de najbaroj | ÖVP |
Ján Figeľ | ![]() |
Komisionano | Instruado, edukado kaj kulturo | KDH |
Danuta Hübner | ![]() |
Komisionano | Regiona politiko | |
Andris Piebalgs | ![]() |
Komisionano | Energio | LC |
Janez Potočnik | ![]() |
Komisionano | Scienco kaj esploro | Liberala |
Viviane Reding | ![]() |
Komisionano | Informsocio kaj amaskomunikiloj | EPP |
Meglena Kuneva | ![]() |
Komisionano | Defendo de la konsumantoj | NDSV |
Leonard Orban | ![]() |
Komisionano | Plurlingveco |
Antaŭe: | Eŭropa Komisiono | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Komisiono Prodi | 22-a de novembro 2004 – 31-a de oktobro 2009 | Komisiono Barroso 2 |
|