Vytautas Landsbergis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vytautas Landsbergis - eksa parlamenta prezidanto de Litovio kaj gvidanto de la sendependisma maovado Sąjūdis

Profesoro Pri tiu ĉi sono Vytautas LANDSBERGIS (* la 18-an de oktobro 1932 en Kaunas) - litova konservativa politikisto. Post la reakiro de ŝtata sendependeco de Litovio dum la jaro 1990, kiel prezidanto de la - komence provizora - nacia parlamento Seimas iĝis la unua ŝtatestro de la nova respubliko Litovio. Poste li estis prezidanto de la regule elektita nacia parlamento kaj ekde la jaro 2004 membro de la Eŭropa Parlamento.

Junaĝo kaj tempo en Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Vytautas Landsbergis estas unu el du fratoj el prospere burĝa familio. Lia patro, Vytautas Žemkalnis-Landsbergis, ĝis la Dua Mondmilito estis ĉefa arkitekto en Kaŭnaso, la dua plej granda urbo de Litovio kaj tiutempe provizora ĉefurbo de la lando. En la muzika altlernejo de Kaŭnaso Vyvautas Landsbergis studis pianon kaj post studfino en 1955 restas instruisto pri pianludado. Post la doktoriĝo (1969) li iĝas reputacia muziksciencisto kaj aparte fakulas pri la komponista kaj pentrista laboro de la litova nacia heroo Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, kies monografion verkis. Jam en la scienca laboro pri tiu artisto videbliĝas la patriotismo de Landsbergis. En 1994 habilitiĝis pri homa scienco.

En 1987 estas kunfondinto de la "societo Čiurlionis", kiu celas vivteni la kulturan heredaĵon de tiu signifa litova komponisto. Dum la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento Landsbergis plurfoje estas nacia ĉampiono pri ŝako. Lerte parolas la polan lingvon, anglan kaj rusan.

Prezidanto de la movado Sąjūdis[redakti | redakti fonton]

Vytautas Landsbergis estas unu el la fondintoj de de la movado Sąjūdis por nacia sendependiĝo de Litovio. En la fonda kongreso la 22-an de oktobro 1988 li elektiĝas prezidanto de la movado. Relative malgranda kaj detale observanta sian ĉirkaŭaĵon per sciencistaj okuloj, Landsbergis montriĝas ruza stratego, kiu trafe prognozas la pluan evoluon.

Lia retorika brileco kaj klereco igas lin forta kontraŭbatalanto de la ŝanĝiĝinta Komunisma Partio de Litovio (KPL) sub la gvido de Algirdas Brazauskas. Landsbergis kondukas la movadon Sąjūdis al senkonkurencaj balotaj venkoj okaze de la elektoj por la Kongreso de Popolaj Deputitoj de Sovetunio dum aprilo 1989 kaj okaze de la unuaj liberaj voĉdonoj por la nacia parlamento Seimas la 24-an de februaro 1990.

Politikisto en la resendependiĝinta Litovio[redakti | redakti fonton]

La nove elektitaj anoj de la nacia parlamento Seimas elektas Vytautas Landsbergis parlamenta prezidanto. Kiam la parlamento la 11-an de marto 1990 deklaras Litovion denove sendependa ŝtato kaj reoficialigas la konsitucion de la unua Respubliko Litovio (1920-1940), Landsbergis pro sia ofico iĝas la komisiita ŝtatestro de Litovio ĝis validigo de nova konstitucio. Dum la jaro 1990, kiu karakteriziĝas pere de kreskanta tensio kun la gvidantoj de Sovetunio sub Miĥailo Gorbaĉovo (inter alie per kompleta blokado de nafto kaj gaso pere de Sovetunio dum aprilo kaj majo 1990), Landbergis defendas senkompromisan diplomatian direktiĝon, kiu deklaras la sendependecon de Litovio nenuligebla kaj ne timas minacojn de Sovetunio. La sinteno de litovoj estis tiutempe ekzemplo kaj inspiro por aliaj respublikoj de Sovetunio. Vytautas Landsbergis konsideris la periodon inter 1989 kaj 1991 tia, en kiu oni povis kaj devis fari turnopunktajn decidojn por sendependiĝi de komunismo kaj KGB.

Post kiam parlamentaj balotoj dum la jaro 1992 signifas drastan malsukceson de la konservativaj partioj kaj venkon de la reformkomunistoj, Algirdas Brazauskas pli kaj pli gajnas potencon kaj Landsbergis perdas la antaŭe elstaran politikan influon. Li tamen ankoraŭ ĝis la jaro 1996 restas parlamenta prezidanto.

Ĝis nun Landsbergis restis inter la plej konataj politikistoj de Litovio kaj en sia partio, la konservativa Tėvynės Sąjunga ("Patrolanda Unio"), restas tre influa. Pro sia daŭre malkompromisa sinteno rilate al tiuj politikistoj de Rusio, kiuj neniam ĉesis konsideri la baltiajn ŝtatojn "sia influa sfero", li ofte kritikiĝis de reformkomunismoj kaj pli diplomatiaj litovoj. En la jaroj 2004-2014 li por Litovio estas membro de la Eŭropa Parlamento, nome de la Eŭropa Popola Partio, kie montriĝis kontraŭkomunisto kondamnante Rusion kiel danĝeran imperiisman mondpotencon. Li postulis por ke al la rezolucio pri kondamno de naziaj simboloj (svastiko) aldoni malpermeson uzi la komunistajn (serpo kaj martelo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidento de LitovioPoste:
Litova Sovetia Socialisma Respubliko1990 - 1992Algirdas Brazauskas