Rolandas Paksas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rolandas Paksas dum arta aviado

Rolandas Paksas Pri tiu ĉi sono aŭskulti (* la 10-an de junio 1956 en Telšiai, Litovio) inter la 26-a de februaro 2003 kaj la 6-a de aprilo 2004 estis la prezidento de Litovio.

Li havas diplomojn kiel inĝeniero (1974 ĉe la Universitato Vilno) kaj kiel piloto (1979 en Sankt-Peterburgo, tiam nomita Leningrado). Paksas estis membro en la sovetia kaj litova teamoj en arta aviado kaj gajnis plurajn internaciajn konkursoj.

Dufoje por po mallonga tempo Rolandas Paksas estis ĉefministro de Litovio kaj ambaŭfoje antaŭe urbestro de la ĉefurbo Litovio. Inter marto 2002 ĝis lia elektiĝo kiel prezidento de Litovio dum januaro 2003 kaj denove ekde oktobro 2004 li estas prezidanto de la de li fondita "Liberaldemokrata partio" (LDP, litove Liberalų demokratų partija), kiu dum majo 2006 ŝanĝis sian nomon al Tvarka ir teisingumas (liberalai demokratai) - mallonge TT, en Esperanto: "Ordo kaj justeco (liberaldemokratoj)". La fondo de tiu partio estis reago al lia dufoja demisio de la ofico de ĉefministro kaj la ekmalharmonio kun la Liberala Unio de Litovio ("Lietuvos liberalų sąjunga"), kiu antaŭe subtenis lin.

Dum februaro 2003 li surprize elektiĝis prezidanto de Litovio, kandatiĝanta kontraŭ la ĝis tiam oficanta 76-jara prezidento Valdas Adamkus. Paksas sukcese prezentis din kiel juna, energioplena kandidato de ŝanĝiĝoj kaj novaj ŝancoj, kaj kiel "advokato de la socie malfortaj enloĝantoj".

Korupteco[redakti | redakti fonton]

Rolandas Paksas dum marto 2003 en la foiro Kaziukas

Jam mallonge post lia ekofico, dum marto 2003 en la nacia gazetaro ekdiskutiĝis eraroj kaj iritigaj agoj de la nova prezidento. Dum la sekvaj monatoj plimultiĝis la indikoj pri rilatoj de Paksas al rusia mafiuloj, kiuj kunfinancis lian balotan kampanjon, kaj pri subaĉeto de Paksas fare de rusiaj komercistoj. Dum marto 2004 post ampleksaj enketoj la nacia parlamento Seimas ekis pledon pri malpostenigo de li. La supera konstitucia kortumo konfirmis la akuzojn, kaj la 6-an de aprilo 2004 la parlamento kun iom pli ol la necesa 60-procenta plimulto en sekreta voĉdono decidis malpostenigi lin. Paksas mem ĉiam nomis la akuzojn "komploto" kaj akuzis siajn kritikantojn pri "organizo de puĉo". Paksas deklari rekandidatiĝi por la posteno de ŝtata prezidanto dum la nun necesaj novaj balotoj, kaj la supera balota komisiono de la ŝtato unue dum aprilo 2004 konsideris la rekandidatiĝon laŭleĝa, sed la konstitucia kortumo la 25-an de majro tamen decidis, ke Paksas estonte ne plu rajtu je altaj publikaj oficoj, kio signifis neon al la rekandidatiĝo.

La perturboj ĉirkaŭ la prezidento Paksas, kio inter alie antaŭ sia malpostenigo mem provis malpostenigi la parlamentan prezidanton, kvankam tio laŭ la konstitucio neniel eblas, estis la ĝis tiam plej granda politika krizo de Litovio ekde la nacia resendependiĝo dum la jaro 1990.

Juraj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La 13-an de decembro 2005 la supera kortumo de Litovio juĝis la politikiston senkulpa pri perfido de ŝtataj sekretoj. Li do ne enkarceriĝis, sed la eraroj de Paksas estis juĝitaj limigitaj al la misuzo de la prezidenta potenco respektive la malatento de la postenaj devoj.

Kontraŭ la decido ne plu rajtu je altaj publikaj oficoj Paksas protestis ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Hago, sed laŭ la stato de printempo 2008 la decido ankoraŭ validis.

"Ordo kaj justeco"[redakti | redakti fonton]

Dum majo 2002 Rolandas Paksas fondis la politikan partion Liberalų demokratų partija (LDP, "Liberaldemokrata partio"), kiu dum majo 2006 ŝanĝis sian nomon al Tvarka ir teisingumas (liberalai demokratai) - mallonge TT, en Esperanto: "Ordo kaj justeco (liberaldemokratoj)". La partio mem difinas sin kiel konervative liberala: En sia partia programo ĝi propagandas principojn de merkata ekonomio, substrekas la respondecon de la individuo kaj malkonsentas pri ŝtataj influoj en la nacian ekonomion. Laŭ politikaj valoro ĝi konsiderendas konservativa. En la realeco ĝi laŭ kritikaj observantoj je granda parto estas ilo por la politikaj ambicioj de la partia prezidanto Rolandas Paksas. La partio estis kreaĵo de li kaj je alta grado dependas de la populareco de la politikisto.

Inter siaj subtenantoj inter la balotantoj Rolandas Paksas unuavice nombras la malgajnintojn de la ekonomiaj ŝanĝoj de la lastaj jaroj, tiel ke en la balota programo ankaŭ sociaj postuloj similaj al tiuj de maldekstraj politikistoj ludas rolon. Ĉefe tamen la partio prezentas sin kiel luktanto kontraŭ la establiĝintaj politikaj funkciuloj de la lando kaj kiel luktanto kontraŭ korupto, tial la ŝanĝo de la partia nomo - la memprezenton ne ĝenas, ke la kialo por la tiom mallonga oficperiodo de Rolandas Paksas kiel prezidento de Litovio estis ĝuste implikiĝoj pri korupto.

Dum la parlamenta baloto en Litovio 2008 la partio de Rolandas Paksas iĝis la tria plej forta grupiĝo kaj atingis preskaŭ 13 procentojn de la voĉoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Prezidento de Litovio Poste:
Valdas Adamkus 26-a de februaro 2003 - 6-a de aprilo 2004 Artūras Paulauskas
Antaŭe: ĉefministro de Litovio Poste:
Gediminas Vagnorius 18-a de majo - 27-a de oktobro 1999 Andrius Kubilius
Antaŭe: ĉefministro de Litovio Poste:
Andrius Kubilius 27-a de oktobro 2000 - 20-a junio 2001 Eugenijus Gentvilas