Jan Olszewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jan Ferdynand Olszewski
Jan Olszewski

En funkcio:
la 23-a de decembro 1991 – la 5-a de junio 1992
Antaŭulo Jan Krzysztof Bielecki
Sekvanto Waldemar Pawlak

Naskiĝo la 20-an de aŭgusto 1930(nun 1930-08-20) (89‑jara)
en Varsovio, Pollando
Morto Ŝablono:Morttago kaj aĝo
en Varsovio, Pollando
Politika partio Porozumienie Centrum (1990-1995)

Ruch Odbudowy Polski ("movado por rekonstruo de Pollando", 1995-2001)
Liga Polskich Rodzin ("Ligo de Polaj Familioj", 2001-2002)
ekde 2002 proksima al la partio Juro kaj Justeco

Okupo advokato kaj politikisto
Information icon.svg
vdr
Jan Olszewski solene distingas per la ŝtata ordeno la opoziciulon el la komunismaj tempoj Andrzej Fedorowicz
La Kancelario de ĉef-ministro de Pola Registaro - la enskriboj al la kondolenca libro post la morto de Jan Olszewski
La tombo de la ĉef-ministro Jan Olszewski sur la Milit-tombejo de la Tombejo Powązki en Varsovio dum la entombig-ceremonio

Jan Ferdynand Olszewski (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1930, mortis la 7-an de februaro 2019), advokato, politikisto, publicisto kaj kontraŭkomunisto; inter decembro 1991 kaj junio 1992 estis ĉefministro de Pollando. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Honora civitano de Varsovio.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Post kelkaj sensukcesaj kampanjoj li en 1995 fondis propran, nacie konservisman partion, Ruch Odbudowy Polski, ROP ("movado por rekonstruo de Pollando"), kies prezidanto li iĝis. Samjare kaj ankaŭ en 2000 li kandidatis por iĝi prezidento de Pollando, sed ambaŭfoje ne sukcesis. Inter 1997 kaj 2001 li estis membro de la nacia parlamento Sejmo nome de la partio ROP, inter 2001 kaj 2002 nome de la partio Liga Polskich Rodzin, en Esperanto "Ligo de Polaj Familioj". Ekde 2006 li estas konsilisto de polaj prezidentoj Lech Kaczyński kaj Andrzej Duda.

Defendanto en politikaj procesoj[redakti | redakti fonton]

Jan Olszewski en la 60-aj jaroj estis defndanto en politikaj procesoj i.a. de Melchior Wańkowicz (1964), Jacek Kuroń kaj Karol Modzelewski (1965), Janusz Szpotański (1968), Adam Michnik, Kornel Morawiecki kaj Jan Nepomucen Miller.

En la jaroj 1968–1970, lige al defendo de studentoj suspenditaj dum martaj manifestacioj en Varsovio, li mem estis suspendita pri rajto plenumi sian profesion. Post tiu periodo li revenis al sia laboro kiel advokato. En 1970 partoprenis kiel defendanto en proceso de aktivuloj por sendependa Pollando de organizaĵo "Ruch" (Movado).

Kunaŭtoro de la statuto de Solidareco, ties membro kaj konsilisto.

Registaro de Jan Olszewski[redakti | redakti fonton]

En la unua libera balotado por la pola parlamento Jan Olszewski kandidatiĝas kaj elektiĝas deputito de Varsovio. La 5-an de decembro la Sejmo proponas al li postenon de ĉefministro. Sian unuan eksterlandan viziton okazigas februare 1992 en Vatikanurbon. Post sekreta aŭdienco Johano Paŭlo la 2-a transdonas al li publike bondezirojn plenumi la funkcion tiom longe kiom longa estos lia pontifiko.

La registaro de Olszewski de la komenco provas ŝanĝi direkton de la politiko, precipe en la kampo de ekonomio kaj privatigo de la nacia bieno. Komenciĝis proceso de malkomunismigo en la armeo kaj ene de internaj aferoj. Haltigo de tiel nomata sovaĝa privatigo kaj kontrolo de ŝanĝado de bienrajtoj kaŭzis malferman konflikton de la registaro kun postkomunistaj kaj liberalaj partioj en la parlamento. Maje 1992 Olszewski kontraŭstaras al transdonado de soldataj postrestaĵoj, forlasataj de rusa armeo, por internaciaj polaj-rusaj entreprenoj, kion bedaŭrinde apogis Lech Wałęsa. Malgraŭ vetoo de la ĉefministro koncerna interkonsento estas parafita de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, kio igas konflikton kun prezidento Lech Wałęsa. Por malebligi subskribon de jam parafita interkonsento la ĉefminstro transdonas la kontraŭstaron de la registaro en ĉifrita depeŝo al Moskvo en la manojn de Lech Wałęsa. Venontan tagon post sia reveno la prezidento voĉdonis pri mocio de demisio de la registaro. Post preskaŭ du semajnoj la registaro de Jan Olszewski estis faligita dum nokta voĉdonado de la 4-a ĝis la 5-a de junio 1992 pro plenumata de ministro Antoni Macierewicz rezolucio de la Sejmo pri malkaŝigo de konfidenculoj de sekreta servo, okupiĝantaj postenojn de la plej alta regopovo. La ĉefministro samopiniis kun la ministro pri internaj aferoj, proponante kunlabore kun prezidanto de Alta Tribunalo establon de speciala, sendependa instanco por pritakso de la vereco de prezentitaj materialoj. La propono neniam estis de la Sejmo pritraktita.

Turnopunkta kontribuo[redakti | redakti fonton]

Kiel viziulo sukcesis reorientigi la politikon de Pollando danke al forigo de postsovetaj armeaj spacoj kaj manko de konsento pri fondo de polaj-rusaj entreprenoj baziĝontaj sur iliaj postrestaĵoj, kio estis vera kaŭzo de lia forpostenigo fare de prezidento Lech Wałęsa, Donald Tusk kaj aliaj reprezentantoj de t.n. Ronda Tablo. Tamen preteksto estis nur farita lustracio. Danke al tio malfermiĝis la vojo por membreco de Pollando en NATO.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Obywatel a Służba Bezpieczeństwa (Civitano kaj Sekureca Servo), gvidlibro eldonata samizdate
  • Statuto de Solidareco, ĉefaŭtoro

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ewa Polak-Pałkiewicz, Prosto w oczy (Rekte al okuloj), vasta intervjuo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:ĉefministro de PollandoPoste:
Jan Krzysztof Bielecki1991 ĝis 1992Waldemar Pawlak