Jacek Kuroń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jacek Kuroń
Majo 1989
Majo 1989
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1934 (1934-03-03)
en Lvivo
Morto 17-an de junio 2004 (2004-06-17) (70-jara)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola lingvo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de VarsovioQ9383139
Familio
Edz(in)o Grażyna Kuroń
Infano Maciej Kuroń
Profesio
Profesio historiisto • sindikalisto • politikisto
TTT
Retejo http://www.kuron.pl/
v  d  r
Information icon.svg


Lia tombo en Varsovio

Jacek Jan KUROŃ (naskiĝis la 3-an de marto 1934 en Lvov, mortis la 17-an de junio 2004 en Varsovio) estis pola historiisto kaj politikisto.

Li agadis en la 1950-aj jaroj en la junkomunista movado (pole ZMP), poste en la pola Komunista partio (LEMP), el kiu li estis forigita. En 1964 li estis kunskribanto de publika letero al la LEMP-anoj, pro kio li estis enprizonigita je 3 jaroj.

Li estis fondinto de Laborista Defenda Organizo (pole KOR) en 1976. Poste aktiva ano de Solidarność, sed dum la armea potenco li estis internita, poste li partoprenis en la diskutoj kun la komunista registaro.

De 1989 ĝis 2001 li estis parlamentano. En la registaro de Tadeusz Mazowiecki li estis ministro pri laboraj aferoj. Li estis ano de la Unio de la Libereco (liberalisma Partio).

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Jacek Kuroń estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.