Eŭromajdano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fotoj de manifestacioj en Kievo, i.a. sur la foto n-ro 2 estas fama ukraina kantistino, kiu partoprenis la manifestaciojn Ruslana t.e. Ruslana Stepanivna Liĵiĉko, sur la lasta foto ni vidas la reston de la monumento de Lenino faligita la 8an de decembro 2013
La manifestacio en Eŭromajdano / (Є-placo, aŭ Eŭrop-placo) en Kievo kun la flagoj de Eŭropa Unio kaj Ukrainio
Manifestacioj en Kievo la 24an de novembro 2013
Manifestacioj en Kievo la 27an de novembro 2013

Eŭromajdano (Є-placo, aŭ Eŭrop-placo) (ukraine: Євромайдан, Jevromajdan) estas aro de manifestacioj en Ukrainio (ĉefe en Kievo /vidu la apudajn fotojn/, sed ankaŭ en okcidenta Ukrainio en Lvivo /vidu la suban foton/, sed ankaŭ en orienta Ukrainio en Luhansko /vidu la suban foton/, kiuj komenciĝis la 21-an de novembro 2013 per publikaj protestoj postulantaj proksimiĝon al la Eŭropa Unio. En la ukrainlingvaj mediatoj (amaskomunikiloj) oni nomas ĝin Eŭro-revolucio / Є-revolucio (Є́врореволю́ція, Jevrorevolucija) aŭ Revolucio 2013 (Револю́ція 2013 ро́ку) kaj Revolucio de digno (Революція гідності, revolucija hidnosti), kaj en la anglolingvaj mediatoj estas nomata la Ukraina printempo.

Pli ol 100 mil homoj dum la manifestacioj en Kievo la 24an de novembro 2013
La manifestacioj en la Eŭromajdano (Eŭrop-placo) en Lvivo sur la Placo de Taras Ŝevĉenko la 24an de novembro 2013

En januaro de 2014, la manifestacioj evoluis al protesto kontraŭ la ukraina reĝimo kaj prezidanto Viktor Janukoviĉ, pro ĝia korupteco kaj malrespekto de homaj rajtoj.[1] En februaro, la protestoj iĝis pli kaj pli perfortaj kaj pluraj dekoj da homoj mortis.[2] Ambaŭ flankoj trouzis la forton: la reĝimo de Janukoviĉ sendis kontraŭ homoj milican taĉmenton «Berkut», kiu ofte batis senkulpajn, pacajn ĉeestantojn,[3] dum inter la protestantoj estas multe da ekstremdekstruloj, kiuj rifuzas ĉiujn intertraktojn kaj ofte mem atakas milicanojn, uzante batilojn, armaturojn, Molotov-koktelojn kaj foje eĉ pafarmilojn aŭ ĉasistfusiloj.[4][5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj protestoj (novembro de 2013)[redakti | redakti fonton]

La por-eŭropaj manifestacioj en Luhansko / Luhansk, t.n. Eŭromajdano
La gvidantoj de la opozicio: Vitalij Kliĉko, Arsenij Jaceniuk kaj Oleh Tiahnybok, la 27an de novembro 2013
La Eŭromajdanoj en la tuta Ukrainio (la stato de la tago 31.01.2014)

La unua protesta mitingo okazis la 21-an de novembro 2013 kun proksimume mil partoprenantoj por subteno de la Eŭrop-direktata politiko, kiun antaŭ anoncis sed fakte de tio rezignis la Prezidento de Ukrainio Viktor Janukoviĉ. La partoprenantoj decidis, ke ili daŭrigu la protestajn aranĝojn, se la ukrainia registaro ne kontentigos iliajn postulojn. La 24-an de novembro ĝin sekvis amasa mitingo en Kievo pri la sama ideo. Tamen kelkajn tagojn poste, la 28-an de novembro 2013 ĉe pintokunveno de la Orienta Partnereco ne estis subskribita la internacia konvencio pri asocio de Ukrainio kun EU.

Tumulto en centro de Kievo kun Molotov-kokteloj, la 19an de januaro 2014
La Eŭromajdano en Kijivo, la 19an de februaro 2014
La flamantaj barikadoj de Eŭromajdano, la 19an de januaro 2014

La 30-an de novembro 2013 la speciala milica taĉmento de "Berkut" perforte dispelis la protestantojn, preskaŭ cent homoj estis vunditaj, kelkaj malaperis. Tio multoble kreskigis la protestojn en la tuta Ukrainio.

La opozicia movado ricevis nomon "Eŭromajdan" (ukraine Євромайдан) de unu el la ĉefaj placoj de Kievo - Majdan Nezaleĵnosti ("Placo de Sendependeco", ukraine Майдан Незалежності), kiu fariĝis centra loko de la protestoj kaj estis okupita de la opozicio dum kelkaj monatoj.

Decembro de 2013[redakti | redakti fonton]

La 1-an de decembro 2013 okazis amasa popolkunveno. Radikalaj opoziciuloj okupis kelkajn konstruaĵojn kaj provis kapti la Administrejon de la Prezidento, sed ne sukcesis.

Dum la tuta monato estis ankaŭ aliaj politikaj aranĝoj, rilataj al Eŭromajdano. La Placo de Sendependeco (Majdan) fariĝis granda konstanta tendaro de la opozicio. Tie aperis scenejo, de sur kiu parolis multaj ukrainiaj politikistoj kaj eksterlandaj vizitantoj (inter ili supraj politikistoj de Eŭropo).

Samtempe kun la Eŭromajdano en proksimaj lokoj aperis por-registara tendaro Antimajdan, tie regule estis organizitaj mitingoj kontraŭ la opoziciaj protestoj, por subteno de la tiama Prezidento Viktor Janukoviĉ kaj la reginta Partio de Regionoj.

Januaro de 2014[redakti | redakti fonton]

La unua medicin-helpo por unu el la vunditoj, la 19an de januaro 2014
Amasprotestoj kontraŭ Viktor Janukoviĉ ĉe Eŭromajdano / Eŭrop-placo en Kievo, bruligitaj milic-aŭtoj de la Internaj Taĉmentoj de Berkut-milico, la 22an de januaro 2014
Snajperoj de la specgrupo "Alfa" sur la tegmentoj de la ŝtataj institucioj kontrolitaj de specialaj milicaj taĉmentoj de "Berkut", la 18an de februaro 2014
La sturmo de la specialaj milicaj taĉmentoj de "Berkut" kontraŭ Eŭromajdano (Eŭrop-placo) en Kievo, la 18an de februaro 2014

Post la novjara festo la unua amasa popolkunveno en Kievo okazis la 12-an de januaro 2014, kiun partoprenis ĝis 200 000 homoj.

La 16-an de januaro 2014 Verĥovna Rada akceptis leĝaron, kiu forte limigis politikan agadon en Ukrainio (kaj, interalie, postulis multjaran enprizonigoj por ĉiuj partoprenantoj de Eŭromajdano). Pro tio post kelkaj tagoj la protestoj en Kijivo pliaktiviĝis kaj komenciĝis surstrataj bataloj, dum kiuj pereis kelkaj homoj kaj pli multaj estis vunditaj. Samtempe daŭris okupadoj de lokaj administrejoj en la pleja parto de Ukrainio. La novaj leĝoj, kiujn oni nomis leĝoj pri diktaturo, estis nuligitaj.

Februaro de 2014. Venko de Eŭromajdano[redakti | redakti fonton]

La 18-an de februaro 2014 la situacio rapide pliakriĝis. La opozicio postulis revenon al la antaŭa Konstitucio de 2004, sed (laŭ versio de Eŭromajdano) la milico komencis pafmortigadon ofte fare de snajperoj de la speciala grupo t.n. specgrupo "Alfa". Dum kelkaj tagoj okazis batalo en centro de Kievo sur Hruŝevskij-strato kaj apude, pereis sume dum ĉiuj protestoj ĉirkaŭ 100 homoj kaj estis pli ol 1500 vunditoj.

La bataloj sur la stratoj en Kievo la 18an de februaro 2014

La 18an de februaro 2014 laŭ la decido de Ministro de Internaj Aferoj Vitalij Zaĥarĉenko kaj Ĉefo de la Sekur-Servo de Ukrainio Oleksandr Jakimenko ĉe la strato Institucka kaj sur la tegmentoj de la apudaj ŝtataj institucioj, i.a. sur la tegmento de la hotelo "Ukrainio" estis lokigitaj snajperoj de la specgrupo "Alfa" (vidu la apudan foton) (tiu strato kaj la domegoj estis kontrolitaj kaj ŝirmitaj de la speciala milica taĉmento "Berkut"). La ministron apogis la ĉefo de Ukrainiaj Sekur-Servoj Oleksandr Jakimenko (kiu eĉ sendadis de tio raportojn al Moskvo) kaj la unua vicĉefo de Milit-Sekreta Servo (GRU - Glavnoje Razviedyvatielnoje Upravlenije) de la Rusia Federacio, kiu loĝis en la apuda hotelo "Kievo" kontrolita de "Berkut"-milico, krome rusia generalo Sjergiej Biesieda (de FSB, Federala Sekur-Servo aŭ ankaŭ nomata Federala Servo por Kontraŭspionado) kiu prizorgis la specialan transporton de Rusio (la 18an de februaro 2014) de snajper-pafiloj kaj eksplodmaterialoj (ĉirkaŭ 5 tunoj). La ordonon uzi snajperojn por mortpafi la homojn donis persone prezidento Viktor Janukoviĉ.

La 22-an de februaro 2014 Janukoviĉ subskribis konvencion kun opoziciaj gvidantoj pri komuna pridiskuto pri normaligo de la situacio. Jam la 22-an de februaro li subite malaperis fuĝante el la lando. En la sama tago la komandanto de Eŭromajdano asertis, ke ĝiaj memdefendistaj taĉmentoj plene kontrolas centron de la ĉefurbo.

Verĥovna Rada kolektiĝis kun nova konsisto kaj nuligis kelkajn ĉefajn leĝojn, akceptitajn dum regado de Viktor Janukoviĉ.

La ĉefa apudkijiva rezidejo de la eksprezidento Viktor Janukoviĉ "Meĵihirja" (ukraine Межигір'я) estis ŝtatigita kaj malfermita por ĉiuj dezirantoj; tie estis montrite, kiel riĉe vivis Janukoviĉ dum sia korupteca agado. Estis ideo transformi la rezidejon al "muzeo de korupteco".

  • Jen interesa opinio de Grigorij Javlinskij (pri Putin kaj okazaĵoj en Ukrainio) (la filmo aperis en aprilo 2014) - ligilo al E-versio de la filmo:

https://www.youtube.com/watch?v=X9qQRXAm2LE

La defendantoj de la Eŭromajdano (Eŭrop-placo) en Kievo, la 19an de februaro 2014
La ĉefa scenejo sur la Eŭromajdano (Eŭrop-placo) en Kievo

Subteno[redakti | redakti fonton]

Eŭromajdano estis parte subtenata de Flago-de-EU.svg Eŭropa Unio, Flago-de-Usono.svg Usono, Flago-de-Litovio.svg Litovio, Flago-de-Svedio.svg Svedio, Flag of Poland.svg Pollando, Flag of Germany.svg Germanio, Flag of France.svg Francio, Flag of Canada.svg Kanado, Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio, Flago-de-Estonio.svg Estonio, Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio, Flag of Spain.svg Hispanio.

Subtenantaj mitingoj okazis en Parizo Flag of France.svg Francio (vidu la du subajn fotojn), en la estoniaj urboj Talino kaj Tartuo Flago-de-Estonio.svg Estonio (vidu la suban foton), en la ĉeĥia ĉefurbo Prago Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio (vidu la suban foton), en la germania urbo Munkeno Flag of Germany.svg Germanio (vidu la suban foton), en Varsovio Flago-de-Pollando.svg Pollando (vidu la suban foton), en Toronto Flag of Canada.svg Kanado (vidu la suban foton), en Valencio Flag of Spain.svg Hispanio (vidu la suban foton, kaj multaj aliaj urboj.

Oponantoj[redakti | redakti fonton]

La Usona Ministro de Eksteraj Aferoj John Kerry dum la vizito en Kievo, li rigardas en la Ukrainia Parlamento / Verĥovna Rada la ekspozicion de la fotoj de la mortintoj en Eŭromajdano
Viktor Janukoviĉ – forigita laŭ decido de Ukrainia Parlamento / Verĥovna Rada de la posteno prezidento
Oleksandr Turĉinov - la Prezidanto de Ukrainia Parlamento / Verĥovna Rada kaj nun plenumanta la devojn de Prezidento de Ukrainio post la decido de Ukrainia Parlamento / Verĥovna Rada forigi Viktor Janukoviĉ
Julija Timoŝenko parolas la 22an de februaro 2014 en Eŭromajdano por manifestaciantoj

En Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antimajdan.

Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio La 28-an de marto 2014 en Ĥarkivo / Ĥarkovo la Eŭromajdano kaj Antimajdan negocis fini la interbatalon inter si, kaj komenci la kunlaboron. La homoj, kiuj ĝis nun staris sur la du malsamaj flankoj de la barikadoj nun havas la komunan malamikon, tio estas la prezidanton de Rusia Federacio Vladimir Putin.

- "Ni havas la komunan grundon, kaj ni ne deziras la sangverŝon, ni deziras vivi en la trankvila urbo kaj ni komune agnoskas la Ukrainion kiel nian landon" - anoncis (proklamis) hodiaŭ la reprezentantoj de la du movadoj, dum la komuna unutema gazetara konferenco. Tamen oni ne informis pri la formoj de la kunlaboro. Samtempe la du movadoj atentigis, ke "en la urbo agadas provokantoj, kiuj strebos malhelpi la kunlaboron inter Eŭromajdano kaj Antimajdan".

Flago-de-Ĉeĥio.svg La 8-an de aprilo 2014 Prezidento de Ĉeĥio Miloŝ Zeman diris, ke se Rusio invados la orientan Ukrainion tiam Okcidento devos reagi senhezite, inkluzive kun la eventuala sendo al tiu lando de la taĉmentoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO).

En Rusio[redakti | redakti fonton]

https://www.youtube.com/watch?v=Fd8LUhhZfPQ

  • Jen ligilo al filmo en Jutubo (YouTube) kun Esperanto-versio "Putin atakas Ukrainion pro trono kaj mono" ("Honte esti ruso")

https://www.youtube.com/watch?v=pqFQARAgH8s

  • Jen interesa opinio de Javlinskij pri la situacio en Ukrainio en aprilo 2014 - ligilo al E-versio de la filmo:

https://www.youtube.com/watch?v=X9qQRXAm2LE

Flag of Esperanto.svg Reago de Esperanto-komunumo[redakti | redakti fonton]

La simbolo de Eŭropo - Demokratio - Esperanto
  • Deklaracio pri Ukrainio de la Mondcivitanoj, legu en tiu paĝo.
  • Pacalvoko de la franca sekcio de Eŭropo Demokratio Esperanto pri la situacio en Krimeo, legu en tiu paĝo.
  • En la reto aperis filmo kun alvoko en Esperanto por la paco kaj teritoria unueco de Ukrainio: studentoj de la filologia instituto (fakultato) de altlernejo en Kievo faris alvokon por la tuta mondo en 18 lingvoj i.a. en Esperanto. Jen la ligilo al la artikolo (en la pola) kaj la filmo kun alvoko en 18 lingvoj:[7]
La apog-manifestacio por Eŭromajdano en Parizo Flag of France.svg Francio, la 24an de novembro 2013
  • Alia filmeto kun alvoko nur en la angla kaj subskriboj en la pola.[8]]

Opinio de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jen la rezultoj de enketado, organizita de diversaj grupoj:

Demandanto Dato Aprobas Malaprobas aliaj variantoj
СОЦІС Decembro de 2013 42,0 35,6 22,4
Research & Branding Group Decembro de 2013 45,0 50,0 6,0
Фонду Демініціативи
та Центр Разумкова
Januaro de 2014 50,3 42,5 7,2
КМІС та
СОЦІС
Januaro de 2014 47,7 46,1 6,2

Galerio[redakti | redakti fonton]

Protestoj kontraŭ la nova registaro[redakti | redakti fonton]

La regionoj de Ukrainio en kiuj estis mitingoj kaj por-rusiaj protestoj

Protestoj aperis sur la orienta parto de Ukrainio iuj separatistoj t.e. "nekonataj soldatoj", en rusiaj militaj uniformoj sen insignoj, tamen kun rusiaj Kalaŝnikov-mitraletoj kaj aliaj tipe rusiaj armiloj, fakte t.e. anoj de de rusa FSB (Federala Sekur-Servo aŭ ankaŭ nomata Federala Servo por Kontraŭspionado). La separatistoj okupigas administraciejojn ekz. en la jenaj urboj de la orienta Ukrainio (vidu la apudajn mapojn kun la montritaj situoj de la koncernaj urboj) Slovjansko, Mariupol (vidu la apudan mapon), Luhansko (vidu la apudan mapon), Ĥarkovo / Ĥarkivo (vidu la apudan mapon), Donecko (vidu la apudan mapon), Horlivka, Jenakijeve, la separatistoj ofte uzas homajn ŝirmŝildojn, estas jam mortintoj kaj multe da vunditoj.

La 13an de aprilo 2014 Urbestrino de Slovjansko Nela Ŝtepa en la televida programo informis, ke <<en la urbo agas "aktivuloj" kiuj venis el Krimeo kaj Rusia Federacio. Mi estas certa, ke la "separatistoj" tiel nomataj "nekonataj soldatoj" tio estas rusiaj agentoj en milit-uniformoj tamen sen insignoj, tio similas al ia invado de "marsanoj" ("verdaj hometoj")>> (laŭ Agentejo Interfax). Do estas la sama scenario kiun faris Vladimir Putin antaŭ la invado kaj anekso de Krimeo.

La 15an de aprilo 2014 okazis, ke la estro de la "separatista grupo" en Slovjansko estas civitano de Rusia Federacio Igor Strjelkov, kiu oficiro de rusiaj spacialaj servoj GRU (t.e. La Ĉefa Estraro de Rusia Milita Sekretservo).

En alia urbo Horlivka la ĉefo de la grupo de "separatistoj" estas kolonelo el armeo de Rusia Federacio - tiel li oficiale prezentis sin antaŭ la ĵurnalistoj (la 13an de aprilo 2014).

La 15an de aprilo 2014 laŭ decido de Ukrainia Parlamento kaj post la apero de la prezidenta dekreto komencis la "antiterorisma agado" de ukrainiaj milico kaj armeo ĝuste unue de la urboj Kramatorsk kaj Slovjansko kie antaŭ kelkaj tagoj la "separatistoj" mortpafis unu ukrainian oficiron de milico kaj tri aliajn milicanojn. Jam posttagmeze la 15an de aprilo la "separatistoj" de flughaveno de Kramatorsk estis forpelitaj kaj nun la strategia flughaveno estas kontrolata de ukrainia armeo.

La 15 - 16an de aprilo 2014 aperis en Kramatorsk kaj Slovjansko rusiaj militistoj el gvardia bazo en Kupianka-1 apud Moskvo (t.e. el la 45-a atak-flug-regimento). La 16an en Kramatorsk la rusiaj trupoj kun "separatistoj" miltkaptis la 6 kirasitajn militaŭtoj de ukrainia armeo. Nokte la 16/17an de aprilo en Mariupol la "separatistoj" atakis ukrainian milit-bazon de Nacia Gvardio. La komuna kontraŭago de ukrainiaj militistoj kaj milico mortpafis 3 atakintajn separatistoj, 13 estis vunditaj kaj 63 arestitaj. (laŭ informo de la Ukrainia Ministerio de Internaj Aferoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]