Luhansko
Luhansko | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 91000–91479 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 417 990 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 1 626 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 34′ N, 39° 18′ O (mapo)48.571708439.2973153Koordinatoj: 48° 34′ N, 39° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 105 m [+] | ||
Areo | 257 km² (25 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Luhansko aŭ Lugansko (ukraine Луганськ, ruse Луганск)[1] estas urbo en orienta parto de Ukrainio, la ĉefurbo de Luganska provinco kaj de la memproklamita Luganska Popola Respubliko.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
Situo[redakti | redakti fonton]
Lugansko situas ĉe kunfluejo de 2 riveroj, en Donecka Baseno.
Historio[redakti | redakti fonton]
Lugansko fondiĝis en 1795 pro fondo de fabriko. La loko konstante industriiĝis kaj urbiĝis en 1882. Inter 1935-1958 kaj 1970-1990 la oficiala loknomo estis Voroŝilovgrad (=Voroŝilovurbo) kaj tiutempe la urbo prosperis.
Dum la t.n. "Revolucio 2013" aŭ "Ukraina Printempo" en Kievo aperis Eŭromajdano same la loĝantoj de Lugansko faris en sia urbo Eŭromajdanon (vidu la foton).
La 6-an de aprilo 2014 la urbo estis fakte konkerita de por-rusaj separistoj – kontraŭuloj de la rgistaro en Kievo. Ĝi estas ĉefurbo de ne agnoskita Luhanska Popola Respubliko. La 11-an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio nome Donecko kaj Lugansko. La rezulto estis absolute majoritata por sendependeco, kvankam postaj deklaroj de novaj estroj kliniĝis al peto por aliĝo al Rusio.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
2001
Konindaj personoj[redakti | redakti fonton]
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Katedralo
- Muzeo
- Universitato
- Ruinoj piramidaj trovitaj en 2006 supozeble iom pli malnovaj, ol la egiptaj piramidoj
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Cardiff, Anglio
Lublin, Pollando
Pernik, Bulgario
Székesfehérvár, Hungario
Saint-Etienne, Francio
Dacin, Ĉinio
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Filip Noubel, Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro?, Global Voices en Esperanto, la 7-an de septembro 2020.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Virtuala Luhansko
- Portalo de Luhansko
- Ługańsk en Słownik geograficznym Królestwa Polskiego (Geografia vortaro de Pola Reĝlando, 5-a volumo (Kutowa Wola – Malczyce) de 1884
- Marble sculpture of King of marble of Nicolai Shmatko