Saltu al enhavo

Loĝloketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Loĝloketo - pli-malpli libera esperantigo por la tipo de loĝloko en Rusio kaj Ukrainio (ruse посёлок [pasjolak], ukraine селище [selíŝĉe]; laŭvorte, "eta loĝloko, eta vilaĝo"). Tiu ĉi nocio estas uzata kiel administra termino por la plej malgranda administra unuo en Rusio kaj Ukrainio. En vikidatumoj ankaŭ uzatas alternativa traduko setlejo, kiu malpli elstarigas la eksterordinaran malgrandecon de la loko kaj povus konsideriĝi pli afabla vortumo. Sed ĉiukaze la malgrandeco estas parto de la signifo, kaj ĝi ankaŭ apartenas al la ideo de "setlejo".

Plej ofte loĝloketo estas malgranda loĝloko (malpli granda ol vilaĝo, kun malpli ol 100-200 loĝantoj) en kamparo, tamen ofte havanta iun pli-malpli signifan industrian entreprenon (kiu ofte estas la ĉefa entrepreno por la ekonomio de la loĝloko): tian specon de neagrikultura loĝloketo en Rusujo, kiu aspektas kiel ekstreme eta urbeto, oni administre difinas kiel ruse посёлок городского типа [pasjolak garadskova tipa], laŭvorte: urbotipa loĝloketo. Tamen, leĝe la diferenco inter vilaĝo kaj loĝloketo estas neniel indikita, tiel en iuj okazoj oni tradicie uzas tiun alnomon ankaŭ por iuj pli grandaj loĝlokoj, fojfoje kun pli ol milo da loĝantoj, des pli, ke la grandeco de loĝloko povas ŝanĝiĝi pli rapide, ol oni ŝanĝas ĝian administran difinon.

Tiusence la diferenco inter loĝloketo kaj vilaĝo en la realo de Ukrainio estas sensignifa, ĉar ĉiuj ceteraj karakterizoj de ambaŭ tipoj de loĝlokoj estas la samaj. Loĝloko (same kiel vilaĝo) administre povas aparteni al iu komunumo (kampara administra unuo en Ukrainio) aŭ al iu urba municipo (teritorio, regata de la urba konsilantaro). Teorie (praktike - nur ege malofte) loĝloketo povas mem esti centro de iu kampara komunumo.

Teĥnika noto: la nocio, egala al la ukraina "селище", ekzistas ankaŭ en la rusa lingvo (vidu la intervikiojn), tamen ni ne certas pri la kutimoj de la rusiaj esperantistoj transdoni tiun nocion en Esperanto. Provizore ni ekuzis tiun ĉi formon.