Dublino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dublin)
Panorama vido al Dublino je 2008
Panorama vido al Dublino je 2008
Dublino
irlande Baile Átha Cliath, angle Dublin
urbo
Dublino antaŭnokte
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Baile Átha Cliath
Lando Irlando Irlando
Provinco Leinster
Graflando Graflando Dublino
Historiaj regionoj Reĝlando Dublino, Irlanda libera ŝtato
Aŭtostrado M50
Konataj lokoj Dublina kastelo, Kastelo Ashtown, Nacia muzeo de Irlando
Monumento Anna Livia
Rivero Liffey
Situo Dublino
 - alteco 20 m s. m.
 - koordinatoj 53° 20′ 34″ N 06° 15′ 58″ U / 53.34278 °N, 6.26611 °U / 53.34278; -6.26611 (mapo)
Areo 114,99 km² (11 499 ha)
Loĝantaro 525 383 (junio de 2007)
 - de aglomeraĵo 1 045 769
 - de metropolo 1 801 040 Greater Dublin Area
Denseco 4 568,95 loĝ./km²
Parkoj
Unua skribmencio 140
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo UTC (UTC+1)
Poŝtkodo D1-18, 20, 22, 24, D6W
Telefona antaŭkodo 01
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Irlando
Situo enkadre de Irlando
Situo enkadre de Irlando
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Dublin - Baile Átha Cliath
Retpaĝo: www.dublincity.ie
Map
Dublina kastelo.

Dublino (irlande Baile Átha Cliath, angle Dublin) estas la ĉefurbo de Irlando. En la centra urbo loĝas 506 211[1] homoj, kaj ĝi estas la plej granda urbego en Irlando. La graflando de Dublino enhavas multajn antaŭurbojn kiel Blackrock. Loĝas 1 187 176[1] homoj en la graflando, inkluzive de la urbocentro.

Oni kredis ke en la 10-a jarcento la urbo ekkreskis el du vilaĝoj, unu de vikingoj kaj alia de keltoj, tamen ambaŭ havis nur irlandlingvajn nomojn: La urbo festis sian unuan jarmilon en 1987.

Dublino estas la centro de la irlanda registara laboro kaj sidejo de la Parlamento de Irlando.

La moto de la urbo estas Obœdientia Civium Urbis Felicitas (latine: obeo de la civitanoj estas feliĉo de la urbo). Ĝin ne nepre pravigis la detruo de la Nelsona Piliero je la 8-a de marto 1966 per bombo de IRA, post daŭra rifuzo de la aŭtoritatoj forigi la simbolon de brita superrego.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famaj dublinanoj[redakti | redakti fonton]

Monumento al Anna Livia, fikciulino de la novelo Finnegans Wake

Esperanto en Dublino[redakti | redakti fonton]

Urba mapo
Urba mapo

La unua Esperanto-grupo en Irlando estis la Dublin Esperanto Group (Grupo Esperantista Dublina), kiu estis fondita en 1905. Ĝia Prezidanto estis James Charles O'Connor M.A., Ph.D. La Honora Sekretario estis H. J. MacDermot, kiu loĝis en North Circular Road.

Dum la Unua Mondmilito (19141918) la Esperanto-movado dormetis. Fred Douglas, tiama Sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ĝi estis reorganizita de Frank McCormack kaj R. J. P. Mortished kun la helpo de Hugh McNiell kaj S-ro Macaulay. Post 1927 la movado dormetis. En 1927 estis neniuj oficialaj klasoj, tamen multaj esperantistoj en diversaj rondoj kunvenis de tempo al tempo.

En aprilo 1933 eminenta esperantisto, D-ro Wilhelm Solzbacher el Germanio, vizitis Dublinon kaj renkontis la urbestron kaj Eamon De Valera, la Ĉefministron. En decembro 1933 Lorcán Ó hUiginn ekinstruis Esperantan kurson en la School of Commerce, Parnell Square. En la sama decembro, la dekduan, okazis la Jarkunveno de la Irlanda Esperanto-Asocio kun grandnombra ĉeestantaro. En sekva jaro The Dublin College, Merrion Row, decidis aldoni Esperanton al sia studobjektaro. En Dublino la Jarkunveno por 1934 okazis la dekduan de decembro en Wynns Hotel, Lower Abbey St. La dekkvinan de decembro oni celebris la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof kaj anoncis ke jam 14 butikoj vendas Esperantajn librojn.

En februaro 1935 rekomenciĝis la Esperantaj klasoj en la School of Commerce, Parnell Square, Dublino, kaj estis ekzamenoj por la Unua kaj Dua Diplomoj. La duan de februaro 1935 okazis Granda Balo kaj Vistoturniro (speco de kartludo) por esperantistoj en The Country Shop, 23 St. Stephen's Green. La naŭan de marto 1935 oni trovis novan kunvenejon ĉe 39 Westmoreland St., kiu restis malferma por informoj dum la tuta tago. Kurso komenciĝis en la Technical School, 18 Parnell Square, kaj oni sin preparis por la R.S.A. diploma ekzameno. Okazis "Meleagra Turniro" en The Country Shop je la dudek tria de novembro. Estis 21 premioj. En decembro oni celebris la Zamenhofan Naskiĝtagon je la dekkvara, kaj je la dekoka okazis la kvara Jarkunveno en Wynn's Hotel. Pastro P. Parker prezidis, kaj poste oni ĝuis bonan vespermanĝon.

En 1936 la dek kvaran de februaro Granda Danco por Esperantistoj okazis ĉe 31 Parnell Square, organizita de la Societa Komitato sun la prezidanteco de S-ro David Byrne. Ĝi daŭris de 8.00 ptm ĝis 11.30 ptm; muzikon ludis la orkestro Atlantic Beach. La enirprezo estis du ŝilingoj.

La Dua mondmilito malebligis la movadon por multaj jaroj; nur en 1950 grupo da entuziasmaj esperantistoj refondis la Dublinan Esperanto-Klubon ĉe 31 North Frederick Street. Ili kunvenis ĉiun semajnon kaj havis viglan sekretarion, P. J. O'Reilly. En 1952 Liam Ó Cuirc revenis al Dublino el Ballina, aliĝis al la klubo kaj estis elektita vic-sekretario. La Prezidanto estis S-ro Neary.

En Septembro 1952 la estraro de la klubo vizitis la redaktoron de la Evening Mail (tiutempe la plej multvendata dublina vesperĵurnalo), kaj aranĝis ke ĝi publikigu konstantan rubrikon de informoj pri la Klubo kaj pri Esperantaj aferoj. Tio nomiĝis Dublin Esperanto Club Notes (Dublinaj Esperanto-Klubaj Notoj) kaj aperis monate ĝis la fino de oktobro 1953. Pro la Notoj aliĝis multaj novaj membroj al la klubo. La notoj estis en la angla sed ofte estis frazoj ankaŭ en Esperanto.

En januaro kaj februaro 1953 la semajnaj kunvenoj daŭris kun Kartludoj, Muzikvesperoj, kaj "Dudek Demandoj" kvizkonkurso. Je la komenco de 1953 la Klubo helpis al An Tostal. La irlandlingva vorto "tostal" signifas "kunveno", "kolektiĝo", "asembleo" aŭ "spektaklo" kaj estis printempa festivalo enkondukita de la registaro por allogi turistojn al Irlando. Post 1953 ĝis 1968 la movado denove malvigligis.

En 1969 okazis en Dublino la kunkongreso de la Brita kaj Irlanda Esperanto-Asocioj. Post la kongreso, oni refondis la Dublinan Esperanto-Klubon en 1970, kiu seninterrompe kunvenis dufoje ĉiumonate, unue en Trinity College, poste en 87 Merrion Square, pliposte en 19 Upper Mount Street, kaj fine en 24 Burlington Road.

Plua legaĵo[redakti | redakti fonton]

Garbhan MacAdoidh, Kara antikva malpura Dublino, Monato, la 9-a de majo 2017.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Jutuba filmeto en Esperanto kun subtekstoj en la franca : "Irlande 2 Dublon" de Jean-Marie Jacques.