Parlamento de Irlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oireachtas logo.svg

Oireachtas [ˈɛrʲəxt̪ˠəsˠ] (kun irlanda artikolo an tOireachtas [ən̪ ˈt̪ˠɛrʲəxt̪ˠəsˠ], en Esperanto la leĝdono), foje ankaŭ Oireachtas Éireann ("la leĝdono de Irlando"), estas la nacia parlamento de la Respubliko Irlando.

la domo Leinster House en Dublino, sidejo de la parlamento

Ĝi konsistas el la prezidanto de Irlando kaj du parlamentaj ĉambroj, la Dáil Éireann (suba ĉambro) kaj la Seanad Éireann ("Senato de Irlando", supra ĉambro). La suba ĉambro, ofte mallongigata Dáil, el inter ili havas la pli vastan potencon. Ambaŭ ĉambroj havas sian sidejon en la domo Leinster House en Dublino.