Azilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Azilo (el latina asylum, el greka άσυλο, ásilo) estas loko, kie persekutata homo estis sekura kontraŭ siaj persekutantoj, laŭ kutimoleĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antikvo, mezepoko, rifuĝejon (azilon) donis temploj, preĝejoj de dioj, kirkoj de Dio (jus asyli, asulia, asylum).

Gravaj aziloj estis:

La rajton je azilo ĉesigis parte Tiberius kaj lasis tiun rajton nur al temploj dediĉitaj al vivantaj kaj vivintaj imperiestroj. Nur Antoninus Pius ĉesigis tiun adoradon je la monumentoj de la imperiestroj.

La azilrajto de la paganaj temploj pluvivis en la kristanaj preĝejoj.

Azilrajto[redakti | redakti fonton]

La azilorajto signifas rajton de azilo por tiuj homoj, kiujn oni persekutas pro politikaj, religiaj aŭ aliaj kaŭzoj. La rifuĝantajn homojn akceptas la lando, donas azilon laŭ diversaj kriterioj.

La politika azilo gravis en la 20-a jarcento pro teruraj agadoj, forpeloj de la nazia kaj bolŝevika regado.

Nuntempe maloftas la politika persekuto, plimulto de la azilpetantoj atendas pli bonajn ekonomiajn kondiĉojn en la azildonanta lando, tiel ili estas ekonomiaj rifuĝintoj.

Pro protekto azilrajto, Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj estis adoptita.