Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rilato de ŝtatoj al la konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj:
  • ██ aliĝis nur al la konvencio de 1951
  • ██ aliĝis nur al la protokolo de 1967
  • ██ aliĝis al ambaŭ
  • ██ ne aliĝis

La Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj, ofte ankaŭ mallonge nomata Ĝeneva Konvencio, difinas la kriteriojn laŭ kiuj ŝtato devas atribui la statuson de rifuĝinto al homoj kiuj petas ĝin, kaj la rajtojn kaj devojn de tiuj personoj. Ĝi estis adoptita la 28-an de julio 1951 de konferenco de plenrajtigitoj pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj konvokita de la Unuiĝinta Naciaro, aplike de la rezolucio 429 (V) de ties Ĝenerala Asembleo de la 14-a de decembro 1950.

Ne konfuzu tiun konvecion pri la statuso de la rifuĝintoj kun la Ĝenevaj Konvencioj, kiuj ekde 1949 kodigas la rajtojn kaj devojn de la batalantoj kaj civiluloj dum tempo de milito.

La konvencio de 1951 dekomence temis nur pri eŭropaj refuĝintoj post la dua mondmilito. La aldona protokolo de 1967 forviŝis ĉi tiun limigon.

Strukturo de la konvencio[redakti | redakti fonton]

  1. Difino
  2. Ĝeneralaj devoj
  3. Nediskriminacio
  4. Religioj
  5. Atribuataj rajtoj
  6. Cirkonstancoj
  7. Sendevigo de reciprokecoj
  8. Sendevigo de disponoj
  9. Provizoraj disponoj# Continuités
  10. Maristoj.

Teksto de la konvencio[redakti | redakti fonton]

La Esperanta versio de la Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj de la senpatrujuloj trovighas en la retejo de Monda Asembleo Socia (MAS) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Ĝeneva Konvencio havas la oficialan titolon Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj de la senpatrujuloj kaj estas subskribita en Ĝenevo la 28-an de julio 1951. Post la Dua Mondmilito, kaj por konsideri la spertojn faritajn inter la du mondmilitoj, oni decidis ebligi al la rifuĝintoj havigi al si statuson, rekonon kaj internacian protekton.

Oni starigis en Ĝenevo en 1946 la Internacian Organizon por Rifuĝintoj (IOR (france OIR), antaŭulon de la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj (ARF, france HCR), fonditan en 1951.

La Konvencio de 1951 firmigis la antaŭajn internaciajn dokumentojn kaj konsistigas ankoraŭ hodiaŭ la kodigon de la plej kompleta rajto de rifuĝintoj. Tiu Konvencio entenis tamen limon: ĝi aplikeblis nur al rifuĝintoj antaŭ la 1-a de januaro 1951.

Danke al la Protokolo pri la statuso de la rifuĝintoj, subskribita en 1967, tiu limo jam ne ekzistas, kaj la Ĝeneva Konvencio de 1951 aplikiĝas same al la nuntempaj rifuĝintoj.

Vd ankaŭ, en la franca[redakti | redakti fonton]

Vd ankaŭ pri aliaj traktatoj de la Unuiĝinta Naciaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]