Sennacieco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nansen Pasporto (Kovrilo)
Vojaĝa dokumento donita de la rumanaj aŭtoritatoj al judino kaj ŝiaj du infanoj post kiam ŝi estis devigita rezigni pri sia civitaneco

Sennacieco estas malaparteno al nacio aŭ mala sento de aparteno al iu ajn nacio, tio estas sento de malaparteno al nacio.

Manko de civitaneco (france: apatride) estas situacio en kiu persono malhavas iun ajn civitanecon kaj havas neniun ŝtatan protekton laŭ la internacia juro.

Persono povas esti en sennacieca stato en la jenaj cirkonstancoj:

  • Rezigno de civitaneco sen havi alian civitanecon. Dum la komunisma reĝimo en Rumanio la judoj, kiuj petis permeson enmigri al Israelo, devis forlasi rumanan civitanecon kaj eĉ pagi imposton por ĝi. Ĉar ili estis sennaciaj, al ili estis rifuzita pasporto kaj ricevis nur vojaĝajn dokumentojn.
  • Tiuj naskita sen civitaneco. Ĉiu, kiu naskiĝis de gepatroj sen civitaneco kaj ne ricevis civitanecon per sia naskiĝo en certa loko, restos sen civitaneco, same kiel preskaŭ ĉiuj rumanaj judoj ĝis la rumana konstitucio de 1923.
  • Kiu ajn havis sian landon neita sian civitanecon, kiel ekzemple la neado de la civitaneco de germanaj judoj per la Nurenberga Leĝo de 1935, dum Nazia Germanio.
  • Kies lando ĉesis ekzisti pro disfalo aŭ okupado, kiel la disfalo de Sovietunio, aŭ de la antaŭa Rusa Imperio post la Oktobra Revolucio de 1917, kaj ne ricevis alian civitanecon.

Malaparteno al nacio pro leĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la internaciaj konvencioj, estas sennacia homo, kiun neniu ŝtato jure taksas sia civitano.

En tiuj kazoj, la kialo povas esti:

  • kombinado de leĝoj de pluraj landoj, kiu malpermesas havi naciecon. Ekzemple, se la gepatroj de infano estas malsamlandaj, kaj la leĝo de la du landoj devigas samlandaneco de la gepatroj por akiri nacieco.
  • kondamno.
  • administracia eraro. Ekzemple, nekorekta registro de naskiĝo.

La nuna situacio[redakti | redakti fonton]

En 1954, la jaro kiam la Kongreso pri la Statuso de Civitanoj estis subskribita, estis ĉirkaŭ 12 milionoj da sennaciaj homoj tutmonde.

Ekzemplo de amasa sencivitaneco je la nuna periodo estas la homoj de la rohinĝoj en Mjanmao (antaŭe Birmo), kiam ili provis establi islaman ŝtaton aŭ aŭtonomion kaj malsukcesis, centoj da miloj da rohinĝoj elmigris el Mjanmao sen pasportoj kaj nun estas en la stato de sennaciuloj.

Sento de malaparteno al nacio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu koncepto gravis en la nasko de la per-esperanta asocio Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Necesas ne konfuzi sennaciismon, kulturan tendencon, kun sennacieco, asocia strukturo konsekvence bazita sur uzo de komuna lingvo kaj konsistanta precipe en tio, ke SAT ne havas naciajn sekciojn kaj ĝiaj aktivaj membroj nur estas individuaj personoj. SAT ne nur estas sennacieca sed ankaŭ supertendenca. Tio signifas, ke principe neniu aparta filozofia aŭ politika skolo regas en ĝi. Lanti kreis la terminon "sennacieca" kiel kontrasto, kaj al "internacia" kaj precipe al "nacia" pensmaniero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]