Principo de ne-transŝovado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ne-transŝovado??? (angle kaj france : non-refoulement) estas principo en la internacia juro, specife leĝo pri rifuĝintoj, koncernante la protekton de rifuĝintoj reveninte al lokoj kie iliaj vivoj aŭ libereco povus esti minacataj. Malsame politika azilo, kiu koncernas tiuj, kiuj povas pruvi riskon de turmentado sur bazo de membriĝo en socia grupo aŭ klaso de personoj, ne temas pri la kolektiva revenigo al la patrio de homoj, ĝenerale rifuĝintoj en militaj zonoj kaj aliaj zonoj de la kataklismo.

Ne estas jus cogens de la internacia juro kiu malpermesas la elpelon de rifuĝintoj en loko kie ili povus esti denove submetitaj al turmentado. Kodigita post la Ĝeneva Konvencio de 1951 kaj la Protokolo de 1967, la principo de ne-transŝovado estiĝas el internacia kolektiva memoro de la malsukceso de nacioj dum la Dua mondmilito provizi al rifuĝintoj sekureclokojn kontraŭ genocidoj fare de la Nazia reĝimo. Hodiaŭ la principo de ne-transŝovado supoze protektas agnoskitajn rifuĝintojn kaj azilserĉantoj estinte elpelitaj de landoj kiuj estas subskribintoj de la Kongreso de 1951 aŭ Protokolo de 1967.

Ĉi tio tamen ne malhelpis certajn subskribintajn landojn preteriri la internacian juran principon kaj revenigi rifuĝintojn al la hejmlando, kaj liveri ilin al la manoj de potencialaj turmentantoj. Tanzaniaj agoj dum la genocido de 1994 en Ruando malobservitis la ne-transŝovadan principon. Dum la alto de la krizo kiam la rifuĝintoj altiĝis je la nivelo de "amasa elirado," la Tanzania registaro fermis siajn landlimojn al grupo de pli ol 50,000 Ruandaj rifuĝintoj kiuj estis fuĝantaj genocidan perforton. En 1996, antaŭ ol Ruando atingis konvenan nivelon de stabileco, ĉirkaŭ 500 000 rifuĝintoj estis revenigitaj el Zairio.