Diskuto:Ĝenerala Gubernio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto nun senkomente uzas du tradukojn, Ĝenerala GubernioĈefgubernio. La unua ŝajnas multe pli proksima al la german- kaj pollingva originalaj nomoj. Kial "ĉefgubernio"? ThomasPusch (diskuto) 19:55, 18 Feb. 2016 (UTC)

Dua noto: La kreinto de la unua, ĝerma versio de tiu-ĉi artikolo prenis la liberecon uzi la landonomojn "Polujo" kaj "Galicujo". La unua el tiuj vortoj estas esperanta vorto, dum la historio de Esperanto foje pli uziĝis la variaĵoj "Polujo" (lando de poloj), "Polio" (propra radiko) aŭ "Pollando" (lando de poloj), kaj ĝustaj estas ĉiuj tri. La dua el la versioj tamen ne estas Esperanto, kvankam en la unuaj jaroj de la nova lingvo, inter 1887 kaj 1904, oni foje erare uzis ĝin: "Galicujo" ne povas ekzisti, ĉar etno "galicoj" ne ekzistas. La lando "Galicio" mem estas la vorta radiko, kaj el ĝi ne eblas fortranĉi literon, samkiel ne eblas redukti la vorton "Usono" al "Usoo" aŭ "Brazilo" al "Brazio" (cetere estas pliaj tiaj vortoj, Moravio ne povas iĝi "Moravujo", ĉar "Moravo" ne estas etno, sed rivero, "Stirio" ne povas esti "Stirujo", ĉar la regiono ne rilatas stirado, kaj estas multaj pliaj ekzemploj). Necesas do ŝanĝi la formon "Galicujo" al la ĝusta "Galicio" - "Polujo" povas resti. Mi tre petas ne blinde kaj misiiste dissemi iujn pseŭdo-ujo-finaĵajn landonomojn, sed se fanatika ŝatanto de la landnoma -ujo-finaxo nepre unuope konsideri ĉu la kreita landnomo logike eblas. Antaŭdankas ThomasPusch (diskuto) 20:38, 18 Feb. 2016 (UTC)