Filharmonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filharmonio (greke: „Amo de harmonio (de muziko)“) estas ekde la 19-a jarcento ofta nomo por koncertasocioj.

Kun la ekfloro de la burĝa muzikentreprenado ĉirkaŭ ekde la komenco de la19-a jarcento ekestis la bezono emancipiĝi de la ĝis tiam dominaj kortegaj organizoformoj de orkestroj. En multaj urboj de Eŭropo formiĝis „filharmoniaj asocioj“ kiel subtenantoj, kiuj okazigis „filharmoniajn koncertojn“. Multloke el ĉi tiuj koncertserioj ekestis fiksaj orkestroj.

De la vorto filharmono do deduktiĝas la nocioj filharmoniisto resp. filharmonia orkestro, kiuj ofte sinonimas simfoniorkestrojn. Foje orkestroj ankaŭ rekte portas la nocion filharmonio en sia nomo; ekz. la Dresdner Philharmonie en 1870 fondita aŭ la Jenaer Philharmonie.

Metafore filharmonio krome estas koncertodomo, kiu servas kiel koncertejo por orkestromuziko, ekz. la Berliner Philharmonie, en 1963 konstruita de Hans Scharoun, aŭ la Kölner Philharmonie, en 1986 inaŭgurita.