Szymon Datner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Szymon Datner
Szymon Datner.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1902 (1902-02-02)
en Krakovo
Morto 8-an de decembro 1989 (1989-12-08) (87-jara)
en Varsovio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj Esperantopola lingvo
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Edwarda Orłowska
Infano Helena Datner
Profesio
Profesio historiisto de moderna epoko • instruistoesperantisto
v  d  r
Information icon.svg
Szymon Datner estis aktiva esperantisto. En 1931 li laboris en la Organiza Komitato de la 2-a Internacia Postkongreso en Bjalistoko

Szymon DATNER (naskiĝis en 1902, mortis la 8-an de decembro 1989 en Varsovio, Pollando) estis pola esperantisto kaj historiisto.

Li estis unu el la ĉefagantoj de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko en la dudekaj kaj tridekaj jaroj.

Li postvivis la duan mondmiliton en la arbaroj de orienta Pollando, batalante en diversaj partizanaj grupoj. Li ankaŭ helpis liberigi diversajn homojn el la bjalistoka geto je la 24-a de majo 1943

Post la dua mondmilito li dediĉis sin al esplorado de naziaj krimoj en Pollando, verkante centojn da studoj kaj 18 librojn. Li estis ankaŭ elstara konanto kaj aktivulo de la juda kulturo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.