Gheorghe Gheorghiu-Dej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gheorghe Gheorghiu-Dej
Persona informo
Gheorghe Gheorghiu-Dej
Naskonomo Gheorghe Gheorghiu
Naskiĝo 8-an de novembro 1901 (1901-11-08)
en Bârlad
Morto 19-an de marto 1965 (1965-03-19) (63-jaraĝa)
en Bukareŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Tombejo Bellu vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Partio Rumana Komunista Partio vd
Familio
Infanoj Lica Gheorghiu vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gheorghe GHEORGHIU-DEJ [gjorge gjorgiŭ deĵ] (nask. la 8-an de novembro 1901 en Bârlad, mortis la 19-an de marto 1965 en Bukareŝto) estis rumana politikisto kaj komunisma ŝtatestro.

Gheorghe Gheorghiu-Dej

En 1933 Gheorghiu-Dej organizis faman strikon de rumanaj fervojistoj, pro kiu estis kondamnita al mallibero.

La 23-an de aŭgusto 1944 li ekregis en Rumana Komunista Partio, en 1945 li estis nomumita ĝenerala sekretario de la partio. Gheorghiu-Dej respondecis pri modernigo de Rumanio, interalie kolektivigo en la vilaĝoj, naciigo de la industrio kaj konstruo de la kanalo Danubo-Nigra Maro. En 1953, kadre de la lukto kontraŭ la "cionisma minaco", li sukcesis forŝovi Ana Pauker de la regado.

Inter la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj Gheorghiu-Dej pliakrigis la oficialan sintenon al Sovetunio. Tiam interalie Rumanion forlasis la sovetiaj trupoj (1958).

Li mortis en 1965 pro kancero. Lia posteulo fariĝis Nicolae Ceaușescu.

Kulto de lia persono[redakti | redakti fonton]

Simile al aliaj landoj de la Varsovia Kontrakto, la persona kulto estis grava parto de la rumania politiko en la tempo de Gheorghiu-Dej. En 1950 lian nomon ekhavis la industria urbo Onești (kiun post la revolucio de 1989 oni renomis laŭ la antaŭmilita nomo). Multajn aliajn lokojn oni nomis ankaŭ Josif Stalin (tiun nomon havis interalie la urbo Brașov en la jaroj 1951-1961).