Ana Pauker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ana Pauker
Persona informo
Ana Pauker
Naskonomo Hannah Rabinsohn
Naskiĝo 13-an de decembro 1893 (1893-12-13)
en Vaslui County
Morto 3-an de junio 1960 (1960-06-03) (66-jaraĝa)
en Bukareŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Lingvoj rumanarusahebrea vd
Loĝloko Bukareŝto vd
Ŝtataneco RumanioSovetunio vd
Alma mater Internacia Lenina Lernejo vd
Partio Rumana Komunista PartioKomunista Partio de SovetunioFranca Komunista Partio vd
Familio
Edz(in)o Marcel Pauker vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistoinstruistotradukistodiplomatokuracistotajloro vd
Aktiva en ParizoMoskvoBukareŝtoVolgo-Germana ASSR vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ana PAUKER (naskiĝis kiel Hannah Rabinsohn la 13-an de decembro 1893[1] en Codăeşti, mortis la 3-an de junio 1960[1] en Bukareŝto) estis rumana komunistino de juda deveno.

Ŝi devenis de ortodoksa, juda familio. Post la fino de la studoj en 1915 ŝi aliĝis al socialdemokratia partio, en kiu ŝi membris dum ses jaroj. En 1921 kune kun sia edzo, Marcel Pauker, transiris al Rumana Komunista Partio. En 1928 Ana Pauker forveturis al Moskvo por studi en unu el la lernejoj de Kominterno. En 1932, kiam ŝia edzo estis forigita el la posteno de ĝenerala sekretario de Rumana Komunista Partio, ŝi iĝis unu el sekretarioj de la Centra Partia Komitato. Post aresto de Marcel Pauker, dum lia restado en Sovetunio, Ana decidis kontraŭstari lin kaj akuzis lin pri subiĝo al trockiismaj tendencoj. En julio 1935 Ana Pauker estis arestita de rumanaj instancoj kaj punita per dekjara mallibero.

En 1940 ŝi estis interŝanĝita al rumanaj malliberuloj arestitaj en Sovetunio. Tiel ŝi povis forveturi al Moskvo kaj agi en la instancoj de Kominterno. Al Rumanio ŝi revenis en aprilo 1944, kun Ruĝa Armeo, kiel politika oficiro. Ana Pauker estis unu el la ĉefaj personoj, danke al kiuj komunistoj ekregis en Rumanio.

En novembro 1947 ŝi okupis la postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj. Kelkajn monatojn poste ŝi denove eklaboris en la Centra Partia Komitato, kie ŝi respondecis pri terkulturo kaj realigo de kolektivigo. En 1949 ŝi iĝis vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Kaj pro ŝia juda deveno, kaj pro kontraŭo al monreformo en 1952 ŝi fariĝis neakceptebla kaj perdis ĉiujn ĝistiamajn postenojn. En 1953 Pauker estis arestita kaj restis en hejmaresto. En 1954 ŝi estis liberigita kaj ĝis la vivofino laboris kiel redaktisto en la eldonejo Editura Politică. Ana Pauker mortis pro kancero.

Ŝi havis kvin infanojn: tri kun la edzo Marcel (Tanio, Vlad, Tatiana), unu kun la amanto Eugen Fried (Masha) kaj unu adoptitan (Alexandru).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Florica Dobre: Membrii C.C. al P.C.R. 1945-1989, paĝoj 453ff. Editura Enciclopedică, Bukarest 2004 (PDF, elŝutita la 24-an de januaro 2021)