Karl Kautsky
Karl Johann Kautsky | |
---|---|
Karl Johann Kautsky | |
Persona informo | |
Nomo | Karl Johann Kautsky |
Dato de naskiĝo | 16-a de oktobro 1854 |
Naskiĝloko | Prago |
Dato de morto | 17-a de oktobro 1938 |
Mortoloko | Amsterdamo |
Aĝo je morto | 84 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | filozofo kaj politikisto |
Geografio | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
Familio | |
Edzo | Luise Kautsky [+] |
Infano | Karl Kautsky [+] |
Patro | Johann Kautsky [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Karl Johann Kautsky (naskiĝis la 16-an de oktobro 1854 en Prago, mortis la 17-an de oktobro 1938 en Amsterdamo) estis ĉeĥa filozofo kaj politikisto de parte aŭstra-germana etneco.
Lia patrino Minna (naskonomo Jaich) estis aŭstra aktorino kaj verkistino, lia patro Jan Kautsky ĉeĥa teatra pentristo.
Li studis en Akademisches Gymnasium en Vieno[1].
Kautsky forte kontraŭis la etnan diskriminacion en la habsburga regno. En Germanio li aktivis en la socialdemokrata movado. Post la unua mondmilito kaj la Novembra Revolucio li estis vicsekretario de la ministerio pri eksteraj aferoj kaj estro de la "sociiga komisiono" (Sozialisierungskommission). Li estis amiko de Roza Luksemburg.
Pro la germana naziismo li elmigris al Nederlando, kie li mortis en 1938.
Detaloj[redakti | redakti fonton]
Lia nomo aperas (en la formo kaŭcki) en la esperanta kanto Hamburgen[2].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-07)Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.
- ↑ Renato Corsetti. Hamburgen. kontakto. edistudio.