Konsiliismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsilikomunismo (aŭ pli mallonge konsiliismo; pli simple, ĉar bazvorta-esperante konsilantarismo) estas marksisma movado, kiun formas diversaj grupoj kaj organizaĵoj rekoneblaj pro tri ĉefaj komunaj punktoj:

  1. opono al leninismo,
  2. difino de la iama soveta kampo ne kiel socialisma sed ŝtatkapitalisma,
  3. rifuzo partopreni baloton (kaj voĉdoni).

La nomo "konsilikomunismo" substrekas la oponon al "partikomunismo" : direktu la laboristaj konsilioj, ne ia partio. La laboristaj konsilioj estas asembleoj, kiuj grupigas ĉiujn proletojn. Por la konsiliistoj, nur tiuj asembleoj devas direkti la revolucion. Tial oponiĝas ili al la idearo de Lenin, laŭ kiu nur la partio devas direkti la revolucion kaj la socialisman socion. Por la konsiliistoj, la laboristaj konsilioj kontraŭe estu la nuraj strukturoj organizantaj : tiuj konsilioj estas formo de rekta demokratio.

Krom la referenco pri la laboristaj konsilioj, la konsiliistoj ofte distingeblas pro sia opono al la sindikatoj (konsiderataj kiel reformistaj strukturoj), sed ankaŭ pro la rifuzo partopreni balotojn aŭ subteni la luktojn por "naciliberiĝoj". La konsiliismo foje rifuzas la kontraŭfaŝismon, kiel unuiĝo kun burĝaro. Por kelkaj konsiliistoj, kontraŭfaŝismo, forlasante la klaslukton, nur helpas al faŝismo : efike batali kontraŭ faŝismo nur povas la klaslukto kaj la lukto kontraŭ kapitalismo. La burĝa demokratio estas tiel konsiderata kiel speciala formo de kapitalismo kiu povas fari sin faŝisma por refunkciigi la kapitalisma proceso. Pri Sovetio kaj la diversaj "komunismaj" landoj, ĉiuj ĉi regnoj estas rigardataj de la konsiliistoj kiel ŝtatkapitalismoj, aŭ eĉ "ruĝaj faŝismoj". La bolŝevista revolucio de 1917 estas foje konsiderata kiel "burĝa revolucio" aŭ almenaŭ kiel puĉo.