Liberecisma socialismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liberecisma socialismo
flago
politika ideologiokoncepto
Sociala anarkiismosocialismo
vdr

Libera socialismo, liberecana socialismo, liberecisma socialismoanarki-socialismo estas kolektoterminoj por grupo de kontraŭaŭtoritatismaj politikaj filozofioj kaj ideologioj, kie kuniĝas socialismo kaj anarkiismo. La ideologioj celas krei socion sen politika, ekonomia, ekologia aŭ/kaj sociaj hierarkioj – socio en kiu ĉiuj perfortaj aŭ aŭtoritataj institucioj dissolviĝus, kaj en kiu ĉiu homo havus liberan, egalan atingon al la iloj de informo kaj produkto, aŭ socio en kiu tiaj aŭtoritataj institucioj kaj hierarĥioj estus ege reduktitaj laŭ skalo.

Oni atingus tiun ĉi egalecon kaj liberecon per abolicii aŭtoritatajn instituciojn kaj nepublikajn posedaĵojn, por ke rektan kontrolon de la produktadrimedoj gajnu la laborista klaso kaj la tuta socio. Liberecisman socialismon ankaŭ karakterizas pensado kaj agado pri la identigo, kritiko, kaj praktika malkonstruo de ĉiu senrajta aŭtoritato en ĉiu parto da socia vivo. Laŭe, libertanianistaj socialistioj kredas ke "la ekzerco de potenco en iu institucia formo – ĉu ekonomia, politika, religia, aŭ seksa – maljuste dolorigas ambaŭ la potenco-havanton kaj tiun, sur kiu la potenco-havanto ekzercas sian potencon."

Dum multaj specoj de socialismo substrekas la rolon de la ŝtato aŭ politika partio por antaŭenpuŝi liberecon kaj socian justecon, liberecanaj socialistoj esperas je sindikatoj, laboristaj konsilantaroj, municipoj, civitan-asembleoj, kaj aliaj neburokrataj, discentrigitaj metodoj de agado. La plejmulto da liberecanaj socialistoj pledas por tutan forviŝon de la ŝtato, konsiderante ĝin fortreso de kapitalista klasa regnado.

Liberecanaj socialistoj laŭ tendenco[redakti | redakti fonton]

Jen nekompleta listo de liberecanaj socialistoj laŭ tendenco. Pro liberacisma socialismo estas kolektotermino ne ĉiu persono konsentis kun la alia pri detaloj. Noto: ne ĉiu persono en la listo estis dumviva liberecana socialisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]