Sebastiano Faŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sebastiano FAŬRO (france Sébastien FAURE, pr. Sebastja' For) (1858-1942) estis franca anarĥiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte la 6an de januaro 1858 en Saint-Etienne, li estis la kvara infano el ses, de familo bonhava kaj katolika. Li estis enskribita en la plej bonaj religiaj lernejoj. Li evoluis de la kristanismo al socialismo, poste al anarĥiismo, por kiu li vigle propagandis. Li agadis ankaŭ sine de sindikatoj.Li ekaktivis politike unue kadre de la socialista laborista partio, kaj poste iĝis anarĥiisto en 1888.

Li estis rimarkita pro sia elokvento okaze de la proceso de la Tridekopo[1] kiu komenciĝis la 6an de aŭgusto 1894 kaj finiĝis per senkulpigo de la plejmulto de la akuzitoj.

En 1895, li kunfondis, kun Louise Michel, la gazeton "La liberecano" (Le Libertaire). En 1904, li kreis liberecanan lernejon, "la abelujo" (La ruche) apud Rambouillet, kiu ekzistis ĝis 1914. En aprilo 1916, li kun Mauricius iniciatis la revuon "Tio, kio direndas" (CQFD[2]: Ce qu'il faut dire) kiu ĉesis aperi en decembro 1917.

Fama pro siaj pedagogiaj kaj oratoraj kvalitoj, li ankaŭ aŭtoris plurajn librojn, kaj estis la inicitatinto de franclingva anarĥiista enciklopedio (en kvar volumoj kaj preskaŭ 3000 paĝoj), kiu plentempe okupis lin kaj aperis en decembro 1934.

Kun la hispana revolucio, la espero videblis ĉe la horizonto. La maljuna batalanto retroviĝis denove en aktivado, sed li rapide seniluziiĝis.

Li mortis en Royan la 14an de julio 1942.

Rilato al esperanto-movado[3][redakti | redakti fonton]

La juna Lanti (tiam 17-jara, ankoraŭ fervora franca patrioto) ĉeestis impresite prelegojn de Sebastiano Faŭro en Rueno (1897) post kio li foriĝis de patriotismo k proksimiĝis al anarkiismo, kiel li mem atestas en sia nefinita membiografiaĵo Fredo, en kiu Faŭro aperas sub la nomo Bastiano Feble. Li pli poste (post 1909) mem rekte korespondis kun Faŭro (k ankaŭ Han' Riner' k Johano Gravo, aliaj famaj anarĥiistoj).

Verkoj legeblaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La anarkiistoj (Kiuj kaj kiaj ili estas, kiuj kaj kiaj ili ne estas), prelego, tradukis Marcelo Ternant, Liberecana Ligilo, 1973
  • La Krimoj de Dio (Sébastien FAURE, Johann MOST), 52 p., SAT-Broŝurservo
  • La dek du pruvoj pri la neekzisto de Dio, tradukis Kristiano Riviero, 2009

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi artikolo parte estis redaktita surbaze de informoj aperintaj en OVO 65bis (aprilo 2010, Ondo da VerO estas trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La proceso de la Tridekopo okazis en Parizo la 6an de aŭgusto 1894 ĉe la Asiza Korto de la departemento Seine. Tridek anarkiistoj estis akuzitaj pro asociiĝo de malbonfarantoj. El ili kvin sukcesis fuĝi ĝustatempe do ne ĉeestis sian proceson.
  2. Konata mallongigo en la franca lingvo, kiu signifas : "Tio kion necesas pruvi"
  3. Vivo de Lanti, de Ed Borsboom, SAT, 1976, p11-14 k p241-50