Sociala anarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sociala anarĥiismosociala anarkiismo estas multenhava termino uzata por distingi inter la du vastaj tipoj de anarkiismo - la alia estas individuisma anarkiismo. Dum individuismaj anarkiismoformoj emfazas personan aŭtonomecon kaj la racian naturon de homoj, sociala anarkiismo vidas "individuisman liberecon kiel koncepte konektitan al sociala egaleco, kaj emfazas komunumon kaj reciprokan helpon". Sociala anarkiismo estas uzata por specife priskribi anarkiismajn tendencojn ene de anarkiismo, kiuj multe emfazas la komunumisman kaj kunlaborademan partojn de anarkiisma teorio kaj praktiko. Sociala anarkiismo inkluzivas anarki-kolektivismon, anarki-komunismon, libertarianisman socialismon, anarki-sindikatismon, kaj socian ekologion, interalie.

En Usono, la termino "sociala anarkiismo" estas uzata de la rondo, kiu eldonas la revuon Sociala Anarkiismo (Social Anarchism), kaj estas porpledita fare de Murray Bookchin. Bookchin karakterizis socialan anarkiismon kiel "politike maldekstran", priparolante la "grandan tradicion de homa solidareco kaj kredon je la kapablo de homeco," internaciismon, la demokratan spiriton, kontraŭmilitarismon, kaj racian sekularismon. Tamen, religiaj anarkiistoj kaj religiaj maldekstristoj ĝenerale kontraŭas la ligon inter maldekstrismo kaj "racia sekularismo," precipe pro la potencaj maldekstraj religioj movadoj kiel la Teologio de la Liberigo kaj la Usona movado por civilaj rajtoj. Sociala anarkiismo celas "liberan asociadon de homoj kunvivantaj kaj kunlaborantaj en liberaj komunumoj."