Demokratia konfederaciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Demokratia konfederaciismo, laŭ Abdullah Öcalan, estas liberecisma socialisma politika sistemo kiu estas "malfermata al aliaj politikgrupoj. Ĝi estas fleksebla, multkultura, kontraŭmonopolisma kaj interkonsento-orientita."[1]

Öcalan, kiu estas la estro de la Kurdistana Laborista Partio, fondis tiun ideologion dum li estis en malliberejo. Kvankam la partio estis unue marksismo-leninisma, la organizaĵo ŝanĝis siajn opiniojn pro la korespondo de Öcalan kun Murray Bookchin, kiu grande influis en la nuna ideologio de la partio. Proksime de sia vivfino, Murray Bookchin maliluziĝis pri la kreskanta senpolitikeco de la nuna anarkiisma movado, kaj kreis liberecisman urbismon anstataŭ.[2] La centraj kolonoj de demokratia confederaciismo estas socia ekologio kaj anarkifeminismo.[3]

Laŭ Abdullah Öcalan, lia ideologio baziĝas sur partoprena demokratio kaj aŭtonomio je la loka nivelo. El sia libro:

Citaĵo
 Ju pli forta la partopreno, des pli potenca ĉi tia speco de demokratio. Kvankam la naciŝtato kontrastas al demokratio, kaj mem neas ĝin, demokratia konfederaciismo estas daŭra demokratia procedo. 

La puĉo de la ŝtato estas vidita kiel laŭpaŝa procezo. Ili ne vidas revolucia puĉo de ŝtato kiel maniero por krei daŭripovan ŝanĝon. Anstataŭ, sociaj problemoj kaj aferoj rilataj al libereco kaj justico devas esti solvita por demokratia-konfederacia procezo. Tamen, se naciŝtato elektas ataki la komunumon, subtenantoj povas rezisti memdefende kun grupoj kiel ekzemple la Popola Protekto Unuoj (YPG)).[4]

Anoj permesas kreon de globa konfederacia kunigo kiu antaŭenigus platformon de civilaj liberecoj, kiel alternativo al la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu ili vidas kiel asocio de naciŝtatoj kaj dominita de grandaj potencoj. Tamen, en demokratia konfederaciismo, la emfazo estas sur la loka nivelo, organizi konfederaciismon globe ne estas nediskutebla, sed ne estas la tuja intereso de la ideologio.[5]

La ideologio populariĝis dum la konflikto en Rojava, Kurdio post anoj ekbatalis kontraŭ la Islama Ŝtato.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]