Emma Goldman
Emma Goldman | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1869 en Kaŭno |
Morto | 14-an de majo 1940 (70-jara) en Toronto |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Ilinojso |
Lingvoj | angla • germana • rusa • jida |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Usono • Unuiĝinta Reĝlando |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Jacob Kershner |
Amkunulo | Alexander Berkman |
Okupo | |
Okupo | politika aktivisto • anarkiisto • ĵurnalisto • politika filozofo • aktivisto pri virinaj rajtoj • preleganto • eldonisto • pacaktivisto • aŭtobiografo • flegisto • verkisto • filozofo |
Verkoj | Vivi Mian Vivon Anarkiismo kaj aliaj eseoj La socia signifo de la moderna dramo Mia seniluziiĝo en Rusujo My Further Disillusionment in Russia |
Emma GOLDMAN (naskiĝis la 27-an de junio 1869 en Kaŭno, Rusia Imperio, mortis la 4-an de majo 1940) estis anarĥi-komunisto konata pro siaj anarĥiismaj verkoj kaj paroladoj.
Ŝi naskiĝis en Kaŭno en Rusia Imperio, kie ŝia familio, juda, havis gastejon.
Ŝiaj ideoj inspiris kelkajn inismajn movadojn, por kiuj ŝi reprezentas la inisman "ribelulon". Tamen, Goldman grave rolis en la evoluo de anarĥiismo en Usono kaj en Eŭropo dum la unua duono de la 20-a jarcento. Ŝi elmigris al Usono kiam ŝi havis 17 jarojn, kaj poste elpeliĝis al Rusio, kie ŝi observis la okazaĵojn de la Rusia revolucio de 1917. Ŝi vivis dum kelkaj jaroj en suda Francio, kie ŝi verkis sian aŭtobiografion, Living My Life ("Vivi Mian Vivon"), kaj aliajn verkojn, antaŭ partopreni en la Hispana Enlanda Milito en 1936 kiel la anglalingva reprezentulo en Londono de la CNT-FAI.
Mencioj[redakti | redakti fonton]
Ŝi estas menciita en la libro «Kronikoj el la monteto» de Anna Maria Riccardi, eld. Edistudio 2020, ISBN 9788870360943