Ĉiela Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉiela Regno (greke: ἡ βασιλεία τῶν οὐρανῶν = he basileia tōn ouranōn) aŭ Dia Regno (greke ἡ βασιλεία τοῦ Θεοῦ = he basileia tou Theou) estas ŝlosila koncepto de Kristanismo bazita sur esprimo atribuata al Jesuo kaj raportita en la Evangelioj.

En la Evangelio[redakti | redakti fonton]

Samsignifaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

La vorto “regno” aperas en la Nova Testamento pli ol cento da fojoj kaj estas utiligata precipe en la sinoptikaj evangelioj:

Evangeliisto Sankta Mateo en sia evangelio aranĝas la samteman koncepton per la vortoj "ἡ βασιλεία τῶν οὐρανῶν" (basileia tōn ouranōn), kiu estis tradukita per “ĉiela regno”, dum evangeliistoj Sankta Luko kaj Luko en siaj evangelioj preferas la esprimon Basileia tou Theou, kiu estas esperantigita per “dia regno”.

Tiu “dia regno”, laŭ iuj fakuloj, ĉar tiu analoga de Mateo baziĝus sur tiuj de Marko kaj Luko kaj sur la Q-Evangelio, estas modifaĵo de Mateo por ne malplaĉi al unuaj kristanoj de la judaj komunumoj kiuj preferis eviti rekte mencii la nomon de Dio.

Ĉe la komenco de la predikado[redakti | redakti fonton]

Precipe ĉe la komenciĝo de sia predikado Jesuo substrekis la tujan proksimecon de tiu “ĉiela regno” (aŭ “dia regno”). Ĉe la komenco de sia evangelio, Marko substrekas ke Jesuo diras (1,15): “La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio”. Johano la Baptisto laŭ Mateo (3,2) diras:” Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo”. Ĉiam en tiu evangelio Jesuo ripetas: “Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis” (4,17).

La paraboloj de la Regno[redakti | redakti fonton]

En multaj paraboloj Jesuo provas precizigi la karakterojn de tia regno. Jen listo de paraboloj registritaj en Mateo kaj kutime difinitaj la “paraboloj de la regno”:

Signifo[redakti | redakti fonton]

Per tiu esprimo Jesuo referencas al regno aŭ suvereneco de Dio sur la tuta universo. Tiu regno estas imagita tute malsama ol tiu de la teraj povoj, kvankam laŭ la konstanta ideo pri tera povo, laŭ judoj, ili estas ĉiam dia delegitoj. Sendepende de sia religia anonco, Jesuo per tiaj esprimo kaj koncepto evitas kunfandiĝi kun la oponantoj de la okupanta Romia Imperio: lia ĉiela regno povas kunekzisti kun ĉiuj teraj regnoj.

En postaj kristanaj teologioj la Jesua ĉiela regno etendiĝis al la vivo de savitoj ĉe Dio, stato kiu kutime estas dirata “Paradizo”.

En la teologio de la paŭlaj leteroj la kredantoj jam estas savataj en la Dia Regno, kiu ankoraŭ ne manifestiĝas.

Tiuj konceptaj esprimoj interpretendas je la lumo de la respondo de Jesuo al Pilato (Joh 18,37): "Sed nun mia regno ne estas el ĉi tie... Pro tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero".

Foje ne mankis la tento, inter kristanoj, identigi la dian regnon kun la Kristana Eklezio: tezo ĝenerale refutata de la diversaj teologioj. Ne mankas ankaŭ akuzoj al la Katolika Eklezio sintenis kiel tera regno, akuzo plej facile altira en tempo de papo-reĝo: tezo, tamen, ĉiam refutita kiel aperas ekzemple en la papaj Enciklikoj kaj ĉe multego da teologoj.

La ĉiela regno ĉe judismo[redakti | redakti fonton]

La koncepto "ĉiela regno", almenaŭ materie, ne estas tute nova en la Malnova Testamento

Laŭ la juda tradicio la esprimoj “Regno de Dio” kaj “ĉiela regno” havas sian respondecon en la strikta ligo kun la aŭskultado kaj praktikado de la precepto de la Torao kiujn la judaj majstroj ĉiam instruis kiel akompanataj de la dia revelacio (kvankam ili origine ne estis tiom multenombraj). Oni parolas pri “jugo” de la Regno de Dio aludante al la akcepto de la Dia volo en la adhero al Dio, sola maniero per kiu la spirita libero kaj la materia libero estas eblaj kaj viveblaj kunigitaj; analoga estas la jugo de la Torao. Ekzistis diversaj motivoj por akcepti la Ĉielan Regnon kiel (hebree) Qabalat ol Malkhut Shamayim: per la pradikado de la plej simplaj formoj de fido nome de la timo kaj amo al Dio, de la medito pri la meritoj kaj punoj, kaj tiu de spirita kreskiĝo en la plibonigado de si mem kaj de la mondo kaj, fine, tiu plej alta, nome plenumi la ordinon de Dio kaj adheri al lia volo.

Tiuj celoj de la koncepto pri suvereneco de Dio estas certe dedukteblaj el la amplekso de la revelaciaj tekstoj, kvankam praktike ili estis vivitaj precipe referencigataj al politika liberigo.

En la posta Kabalo (7-a kaj 8-a jarcentoj) oni trovas elementojn de granda spiriteco facile asimileblaj al koncepto de interna spirita regno: en ĝi estas ankaŭ parolate pri Jerusalemo ĉiela kaj Jerusalemo tera.

Disvastigita estis ankaŭ la esprimo leShem Shamayim kiu signifas “En la nomo de la Ĉielo” kaj kiu referencas al ago aŭ intenco plenumitaj aŭ plenumeblaj laŭ la dia instruo.

La dia regno laŭ katolikaj teologioj[redakti | redakti fonton]

La Katekismo de la Katolika Eklezio (sigle KKE) instruas ke ĉe la alestiĝo de la Dia Regno realiĝos regno de amo, paco kaj justeco (1807 de KKE). Justeco estas difinita kiel virto per kiu estas respektataj la rajtoj de ĉiuj personoj (782,1816), kiuj vivos en paco kaj harmonio kun ĉiuj. La Dia Regno komenciĝis kun la morto kaj resurekto de Jesuo kaj devas esti daŭre disvastigita de kristanoj ĝis kiam ĝi atingos la perfektecon volitan de Kristo en la finaj tempoj (2820). Kristanoj devas vivi kiel Kristo vivis per senlacaj preĝoj kaj kooperado (2632). Tio ĉio estas atinganta nur agante en la konkretaj cirkonstancoj laŭ la inspiro de la Sankta Spirito (541, 764). Kristo daŭrigas alvoki ĉiuj popolojn ĉe si por kune konstruu la Dian Regon kun la triumfo de Kristo mem en la tuta mondo (542). Tamen la triumfo de la Regno de Kristo ne okazos ĝis ties reveno surteren (8571). Dum sia reveno Kristo juĝos la vivantojn kaj la mortintojn: nur la justuloj regnos poreterne kun Li (1042, 1600). Nur la dua reveno de Kristo signos la kompletan malvenkon de la malbonaj potencoj, inter kiuj Satano (550, 671). Ĝis tiam, la Regno de Kristo daŭrigos esti atakita per la malbonaj potencoj kaj, politikaj kaj kulturaj: pro tio la kristanoj pacience kaj espere atendu la duan venon de la Savanto (671, 689). La kristanaro preĝas por plifruigi la revenon de Kristo, dirante al li ”Maranatha!”: kio signifas “Venu, Sinjoro Jesuo” (671, 2817), [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estas du manieroj legi la aramean esprimon: מרנא תא; maranâ' thâ' or מרן אתא; maran 'athâ': la unua diras "Sinjoro, venu" ,la dua diras "la Sinjoro venis".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Strong’s Greek Dictionary, webpage, retrieved June 24, 2006
  • Meier, John P. A Marginal Jew: Rethinking the Historical Jesus: The Roots of the Problem and the Person, Anchor Bible Vol. 1, 1991. p 175. ISBN 978-0-385-26425-9
  • Powell, Mark Allan. Introducing the New Testament: A Historical, Literary, and Theological Survey, Baker Academic, 2009. p 110. ISBN 978-0-8010-2868-7
  • McKenzie, John L. Dictionary of the Bible, Simon & Schuster, 1995, p 480. Web: [1]
  • France, R.T. Tyndale New Testament Commentaries: Matthew," (Inter-varsity Press 1985 reprinted in this format 2008) p.49
  • Dodd, C.H., "The Parables of the Kingdom," (Fontana 1961), p.29. (public domain)
  • Cobb, John and David Tracy, Talking About God: Doing Theology in the Context of Modern Pluralism, Seabury Press, 1983, web page, retrieved June 24, 2006
  • "Von dem Zwecke Jesu und seiner Junger." Noch ein Fragment des Wolfenbuttelschen Ungenannten. Herausgegeben von Gotthold Ephraim Lessing. Braunschweig, 1778, 276 pp. (The Aims of Jesus and His Disciples A further Instalment of the anonymous Woltenbiittel Fragments. Published by Gotthold Ephraim Lessing. Brunswick, 1778.)
  • Dodd, C.H., "The Parables of the Kingdom," (Charles Scribner’s Sons, 1961) (public domain)
  • Simon Claude Mimouni, Le christianisme des origines à Constantin, éd. PUF/Nouvelle Clio, 2006, p.106.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]