Sinoptikaj evangelioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sinoptikaj evangelioj estas komuna nomo de la tri evangelioj lau Mateo, Marko kaj Luko en la Nova testamento de Biblio. Tiuj tri evangelioj estas inter si tre similaj. La esprimo sinoptika devenas de la greka vorto συνοπτε὆ν = kun-vidi; pro sia simileco la tri evangelioj ofte estis skribataj en paraleleaj kolumnoj. Tiuspecaj libroj nomiĝas sinoptikoj.

Grava problemo de la kristana teologio estas, kiel klarigi unuflanke la similaĵojn, aliflanke la diferencojn inter la tri evangelioj. Konata, sed ne senkontraŭdira, estas la "du-fonta hipotezo" aŭ "du-fonta teorio": Ĝi konjektas, ke

  • la evangelio laŭ Sankta Marko estas la plej malnova el la tri
  • la du aliaj aŭtoroj uzis du fontojn: la evangelion laŭ Marko kaj alian, perditan fonton, kiun oni nomas Q-Evangelio.

Kontraŭe la hipotezo de Griesbach asertas, ke la Evangelio laŭ Mateo estis la unua el la tri, kaj ke Marko ĉerpis el la du aliaj. Similan hipotezon jam defendis Aŭgusteno. Tiu aserto estas plej akceptata de fundamentalistoj, ĉar en la Evangelio laŭ Mateo, estas la antaŭdiro pri la detruo de Jerusalemo kiu okazis en 70, sekve, ne estus akceptebla ke Mateo skribis sian Evangelion post tiu dato. Tio estas neforta evidenco, ĉar supozas ke la Evangelio laŭ Mateo ne havus interpolaciojn aŭ ke la ideo pri antaŭdiraĵo en tiu tempo estas simila al nia.