Miĥail Bakunin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Bakunin
Persona informo
Михаи́л Алекса́ндрович Баку́нин
Naskiĝo 30-an de majo 1814 (1814-05-30)
en Priamukhino, Tvera gubernio,  Rusia Imperio
Morto 1-an de julio 1876 (1876-07-01) (62-jaraĝa)
en Berno,  Svislando
Tombo Bremgarten cemetery vd
Religio ateismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino • Mikhailovsky Artillery School vd
Subskribo Miĥail Bakunin
Familio
Dinastio Bakunin vd
Patro Aleksandr Bakunin vd
Patrino Varvara Muravyova vd
Gefratoj Tatyana Bakunina • Pavel Bakunin • Alexander Bakunin • Aleksey Bakunin vd
Edz(in)o Antonia Kwiatkowska vd
Infanoj Maria Bakunin • Giulia Sofia Bakunin vd
Parencoj Renato Caccioppoli vd
Profesio
Okupo filozofoverkistopolitikisto • anarkiisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Dresdeno vd
Verkado
Verkoj Dio kaj Ŝtato ❦
Kateĥismo de la moderna framasonaro ❦
Ŝtateco kaj anarkio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Aleksāndroviĉ BAKUNIN (ruse Михаил Александрович Бакунин; naskiĝis la 30-an de majo 1814 en Prjamuĥino, mortis la 13-an de junio 1876 en Bern) estis rusa revoluciemulo kaj anarkiisto, naskiĝis en Priamujino ene de aristokrata familio.

Bakunin en 1868
Bakunin diskursas al la laboristoj de la ILA en la Kongreso de Bazelo, en Svisio. Bildo de 1869.

Li studis en la milita akademio de Peterburgo kaj komencis sian karieron kiel oficiro de la imperia gvardio, sed rezignis al tiu laboro kaj decidis vojaĝi tra Eŭropo dum kelkaj jaroj, antaŭ ol partopreni en la revolucioj de 1848 kaj 1849, furiozintaj en Parizo kaj Germanio. Tie li estis arestita, enprizonigita en la fortreso Königstein kaj poste transdonita al Aŭstrio, kie li estis kondamnita je morto, sed la puno ne plenumiĝis; tamen li estis sendita al Rusio, kie li estis malliberigita dum kelkaj jaroj. Li estis sendita al Siberio en 1855, de kie li foriris pere de usona ŝipo kun destino al Japanio, kaj atingis Anglion en 1861. Ekde tiu ĉi dato ĝis lia morto, Bakunino dediĉis sin al disvastigo de anarkiismaj ideoj tra tuta Eŭropo.

En la jaro 1869 li fondis la mezleĝan organizon «Alianco Demokratia kaj Socia» kaj, kiel grup-direktanto, kontraŭstaris al Karlo Markso en la 1-a Internacio; ĉi kontraŭo finiĝis per la forpelo de Bakunino en la jaro 1872. Li pasigis siajn lastajn jarojn en Svislando vigliginte la Ĵurasan Federacion. Li tiam mizere vivis, pripensante konspirojn, kiuj neniam realiĝis, kaj daŭrinte korespondadon kun malgrandaj anarkiistaj asocioj.

Malgraŭ lia kontraŭstaro al Markso sine de la Internacio, li agnoskis la valoron de La Kapitalo kiun li tradukis rusen[1] (li antaŭe jam estis la unua tradukinto rusen de la Manifesto de la Komunista Partio[2]. Li estas konsiderata teoriulo de la liberecisma socialismo.

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la printempo de 1814, Miĥail' Aleksandroviĉ' Bakunin' naskiĝis en aristokrata familio en la vilaĝo Prjamuĥino inter Torĵoko kaj Kuvŝinovo, en gubernio Tver, nordokcidente de Moskvo. Je la jaro 14 li forlasis Sanktan Peterburgon, ricevante militan trejnon en la Armilarana Universitato. Li finis siajn studojn en 1832, kaj en 1834 estis komisiita juniora oficiro en la Rusa Imperia Gardo kaj estis sendita al Minsko kaj Gardinaso en Litovio (nun Belarusio). Tiun someron, Bakunino envolviĝis en familian problemon, preninte la flankon de sia fratino en ribelo rilate al malfeliĉa geedziĝo. Kvankam lia patro volis, ke li daŭrigu ĉu en la milita, ĉu la civita servo, Bakunino forlasis ambaŭ en 1835, kaj direktis siajn paŝojn al Moskvo, esperante studi Filozofion.

Intereso en filozofio[redakti | redakti fonton]

En Moskvo Bakunino amikiĝis kun grupo da malnovaj studentoj, envolvitaj en la sistema studo de la Idealisma Filozofio, unuigitaj ĉirkaŭ la poeto Nikolao Stankeviĉo, "la kuraĝa pioniro, kiu malfermis la rusan penson al la vasta kaj fruktodona germana metafiziko" (E. H. Carr). La filozofio de Kantio komence estis centra al liaj studoj, sed li progresis al Schelling, Fichte kaj Hegelo. Dum la Aŭtuno de 1835, Bakunino konceptis filozofian cirklon en sia naskiĝurbo; pasia envolviĝo. Ekzemple, Vissarion Belinskij enamiĝis al unu el la fratinoj de Bakunino. Krome, en la komenco de 1836, Bakunino reiris Moskvon, kie li eldonis tradukojn de Fichte Kelkaj Legoj Rilate al la Lerneja Alvoko kaj La Vojo al La Bona Vivo, kiu fariĝis lia plej ŝatata libro. Kun Stankeviĉo li ankaŭ legis Goeton, Ŝilleron, Jean Paul kaj E.T.A. Hoffmann.

Filozofia kaj politika penso[redakti | redakti fonton]

Bakunino ĉiam prioritatigis la lukton kaj neniam foruzis tempon por skribi verkon. Liaj tekstoj ĉiam estis koncipitaj en urĝeco, por respondi al politikaj bezonoj de la momento. Ili estas skribitaj laŭ la fluo de la penso kaj diverĝas al devojiĝoj kiuj fine okupas pli da spaco ol la unua temo. Bakunino kvazaŭ neniam finverkis tekston. Tiuj, kiuj estis publikigitaj ofte estis reprilaboritaj (far Ĵemso Giljomo notinde) kaj multaj neeldonitaĵoj estis perditaj post lia morto. La politika kaj filozofia pensoj de Bakunino malgraŭ tio ne malhavas fortan koherecon.

La juna Bakunino, same kiel Markso, estis tre influita de la Hegela filozofio, notinde de lia dialektiko.

La centra ideo ĉe Bakunino estas libereco, la pleja havaĵo, kiun la revolucio devas nepre celi. Laŭ li, male de la pensuloj de la Klerismo kaj de la franca revolucio, libereco ne estas individua afero sed socia temo. Tiel, en Dio kaj Ŝtato, li refutas Johan-Jakvon Ruseon: la bona sovaĝulo (Nobla sovaĝulo), kiu damaĝas sian liberecon ekde kiam ĝi vivas en socio, neniam ekzistis. Male, kreas liberecon la socia fakto: "La libereco de aliulo, tute ne estante limigo aŭ neo de mia libereco, estas male ĝia necesa kondiĉo kaj ĝia konfirmo. Mi iĝas vere libera nur tra la libereco de aliuloj, tiel ke ju pli multaj estas la liberaj homoj ĉirkaŭantaj min kaj ju pli profunda kaj larĝa estas ilia libereco, des pli etendita, profunda kaj larĝa iĝas mia libero." La vera libero ne eblas sen fakta egaleco (ekonomia, politika kaj socia). Libereco kaj egaleco eblas nur ekster la ekzisto de Dio ekstera al la mondo aŭ de Ŝtato ekstera al la popolo. La Ŝtato, la Kapitalo kaj Dio estas faligendaj baroj.

La kontraŭado de Bakunino (kaj evidente de ĉiuj anarkiistoj) al la Ŝtato estas definitiva. Li ne kredas, ke eblas utiligi la Ŝtaton por sukcesigi la revolucion kaj aboli la sociajn klasojn. La Ŝtato, inkluzive se temas pri proleta ŝtato, inkluzive se temas pri regado de sciuloj aŭ de "geniaj homoj kronitaj de virto", kiel li skribas dum sia polemiko kontraŭ Mazinio, estas sistemo de estrado kiu senĉese kreas siajn elitojn kaj privilegiojn. La ŝtatpovo nepre estas utiligita kontraŭ la proletaro en tio, ke tiu ĉi ne povas administri entute la ŝtatan strukturon kaj devas allasi tiun regadon al iu burokrataro. La formiĝo de "ruĝa burokrataro" do ŝajnas al li neevitebla.

Ankaŭ la ateismo de Bakunino havas sian bazon en la celado al libereco por la homaro: "Dio estas, do homo sklavas. Homo liberas, do ne estas Dio. Mi defias iun ajn eliri tiun cirklon, kaj nun, ni elektu."[3]

Alia grava aspekto de la penso de Bakunino koncernas la revolucian agadon. Male al iuj marksistoj kiuj antaŭvidas intervenon de avangardo (la Partio, ekzemple) kiu devas gvidi la popolan mason al la vojo de la revolucio, la bakunina organizo, eĉ se sekreta, rajtigas nin nur subteni la ribelon, ĝin kuraĝigi, faciligante la mem-organiziĝon ĉe la bazo. Tiu koncepto ne estas tre diferenca de tiu defendita poste far la anarki-sindikatistoj sine de la amasorganizoj. Se la marksistoj atribuas al la proletaro la rolon de ununura revolucia klaso, kontraŭmetante al ĝi kamparanaron esence reakcian, Bakunino opinias male ke nur la unuiĝo inter la mondoj kampara kaj industria riĉas je revoluciaj ebloj, la kontraŭŝtata ribelo de la kamparanaro estante kompletiga per la disciplina spirito de la industriaj laboristoj.

Literaturo havebla en esperanto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En la hispana[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakte li pri tio nur ekokupiĝis, la laboron daŭrigis Lopatino kaj finfaris Danielsono.
  2. Kaminski, Bakunino, la vivo de revoluciulo, Bélibaste, 1971, p 186 ; James Guillaume, L'Internationale. Documents et souvenirs., volumo 1, dua parto, p 283, Eldonoj Gérard Lebovici, 1985. Arthur Lehning (enkonduko al Miĥailo Bakunino, Kompletaj Verkoj, volumo 5, Rilatoj kun Serĝo Neĉajevo, Ivrea, 1977) male konstestas la fakton ke Bakunino estus tradukinta la Manifeston de la Komunista Partio. La informo venas de Markso kaj Engelso mem kiuj estintus misinformitaj. La traduko datiĝus pli verŝajne, laŭ Lehningo, de la jaro 1869 (aperjaro en Ĝenevo), kiam estus materie neeble al Bakunino fari la tradukon. La korespondado de Bakunino sciigas nenion ĉi rilate. Oni kutime indikas, ke Bakunino enmetis en la tekston kelkajn korektojn (sencajn) laŭ sia plaĉo, tial marksistoj la tradukon malaprobis, kaj ĝin refaris Pleĥanovo.
  3. Miĥailo Bakunino, Kateĥismo de la moderna framasonaro. citita de Jean Préposiet, Historio de anarkiismo, Tallandier, 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]