Alexander Berkman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alexander Berkman kun Emma Goldman en 1917

Alexander BERKMAN (21-a de novembro 1870 - 28-a de junio 1936) estis rusa enmigrinto kiu iĝis usona verkisto kaj radikala anarkiisto. Berkman estis elstara membro de la anarkiista movado. Li estis kunulo de Emma Goldman, litovia anarkiisto kun kiu li kunlaboris tre ofte kaj organizis kampaniojn pri homaj rajtoj kaj kontraŭmilitajn.

Komenco[redakti | redakti fonton]

Berkman naskiĝis kiel Ovsei Osipovich Berkkan en Vilno, Litovio, filo de riĉa juda negocisto. Li kreskiĝis en Sankt-Peterburgo, Rusio, kie li estis konata kiel Alexander, la plej ofta nomo en tiu lando; poste li estos konata inter siaj geamikoj kiel Sasha (la komuna rusa kromnomo por Alexander). Ambaŭ gepatroj mortiĝis kiam li estis ankoraŭ juna kaj kiam li estis deksepjara li elmigris en Usonon.

Tuj post alveno tien, Berkman eniris en politika agado kaj interesiĝis pri anarkiismo post partopreno en la kampanjo por liberigi la virojn arestitajn post la atenco de Haymarket okazinta en 1886. Berkman estis komponista laboristo por la radikala ĵurnalo Freheit de Johann Most kaj estis inspirita de la socipolitika agitado farita de Most por revolucia agado kaj la idearo de propagando pro agado. En Novjorko, Berkman renkontis kaj havis aman aferon kun Emma Goldman, alia rusia enmigrinto, kiu laboris en tekstila fabriko. Goldman estis ampetita de Johann Most, sed ŝi tuje forlasis lin pro Berkman. Berkman kaj Goldman tuje implikiĝis en la anarkiisma movado. Ili restis kunuloj kaj kunlaborantoj dum la resto de siaj vivoj.

La atenco[redakti | redakti fonton]

Alexander Berkman, 1892

Kvankam Berkman iompostiome malproksimiĝis el Johann Most, restis ĉe la idearo de la perforta agado kiel ilo por inspiro de revolucia ŝanĝo. En 1892, kiam li estis 22jara, Berkman laŭ tiu intenco klopodis mortigi Henry Clay Frick, riĉa industriposedanto implikita en akra disputado kun ŝtallaboristoj de Homestead, Pensilvanio. La ŝtallaborista sindikato alvokis strikon kontraŭ la ŝtalfabriko de Homestead posedata de Frick kaj Andrew Carnegie. La strikantoj okupis la fabrikon kaj oni ĉesis la laboron. Frick decidis dungi tricenton da strikrompantoj per la detektiva agentejo Pinkerton, por komenci armitan agadon por forpeli la okupantojn kaj ekkontroli la fabrikon. Je ties alveno batalo eksplodis kaj dek homoj estis mortigitaj kaj sesdek vunditaj. La ŝtata registo deklaris militan statuson.

Berkman, sub kono de sia kunulino Emma Goldman kaj helpo de aliaj kunlaborantoj, planis mortigi Frick per atenco, kiel revenĝo pro ties konduto kontraŭstrika. Post eniro en oficejo de Frick, Berkman pafis kontraŭ Frick dufoje ĉekole kaj misis la trian pafon, kiam sia brako estis prenita de helpanto de Frick. Frick kaj Berkman rulis surplanke kaj Frick estis denove vundita de tranĉilo kvarfoje ĉekrure.

Kvankam tre vundita, Henry Clay Frick pretervivis. Berkman estis procezita pro klopodita mortigo kaj kondamnita je malliberigo dum 22 jaroj, el kiuj li plenumis 14, multaj el ili laŭ solecaj enkarcerigo. Kvankam Emma Goldman estis koninta la planon kaj eble helpis, la aliaj kunlaborintoj ne akuzis ŝin kaj ŝi ne estis procezita. La decido de Berkman klopodi mortigi Frick estis kritikata de lia eksinstruisto Johann Most, kiu kontraŭdiris efikon de la atenco ĉar levigis apogon favore al Frick. Goldman koleriĝis pro tio, kaj ludis faman rolon kiam vipis Most ĉevizaĝe dum prelego, ĉar li rifuzis pardonpeti pro tiu kritiko. Berkman estis liberigita en majo de 1906.

Post liberigo, Berkman, ege suferinta enkarcerigon, kunigis Goldman kiel unu el la plej elstaraj gravuloj en la anarkiista usona movado. Berkman poste verkis rakonton pri siaj malliberaj jaroj, nome Prison Memoirs of an Anarchist, (Primalliberigaj memoroj de anarkiisto), kio laŭ siaj propraj vortoj helpis lin superigi la sperton esti malliberulo.

El 1908 ĝis 1915, Berkman kunlaboris kun Goldman en ŝia ĵurnalo Mother Earth (Patrina Tero), kaj fondis la Institucion Ferrer, tiele nomita laŭ fama hispana anarkiisto, kaj konita kiel renkontejo por radikalaj anarkiistoj. Berkman koleriĝis kontraŭ John D. Rockefeller kaj ties konstatnta disputado kontraŭ la ministaj sindikatoj pri perfortaj strikoj en minejoj de Kolorado. Berkman kaj aliaj anarkiistoj organizis kelkajn protestojn dum majo kaj junio kontraŭ John D. Rockefeller Jr., protestoj kiuj translokiĝis el Novjorko ĝis la hejmo de Rockefeller en Tarrytown, Novjorko, kaj kiuj rizultis ĉe bataloj, arestoj kaj enkarcerigoj de kelkaj anarkiistoj. La perfortega polica respondo al la protestoj de Tarrytown planigis lin ĵeti bombon kontraŭ Rockefeller.

Bombado kontraŭ Rockefeller[redakti | redakti fonton]

En julio de 1914, tri kunuloj de Berkman - Charles Berg, Carl Hanson kaj membro de sindikato I.W.W. Arthur Caron - ekkolektis dinamiton kion ili akiris el Rusio kaj magazenis ĝin ĉe alia konspiranto, Louise Berger. Oni organizis kunvenojn ĉe la Institucio Ferrer, kie ili organizis planon laŭ kiu Caron, Berg kaj Hanson metos bombon ĉe hejmo de Rockefeller en Tarrytown. Laŭ postaj rakontoj la tri viroj kaj Alexander Berkman renkontiĝis ĉe Ferrer almenaŭ dufoje por pristudi la planon. Laŭ kelkaj fontoj, Berkman estis la ĉefa konspiranto kaj la ununura spertulo pri tiuj agoj. Pro lia antaŭaĵo de la atenco de Homestead, Berkman preferis resti malantaŭ kulisoj pli bone ol ludi aktivan rolon en la bombado (Berkman poste rifuzis implikon aŭ konon de la plano).

Je la 9a de la 4a de julio, Berger elhejmiĝis kaj iris al la oficejoj de Mother Earth ĉe la strato 119a, plej probable por informi Berkman, ke la bombo estis konstruita kaj preta por alporti. Post kvarono okazis eksplodo hejme de Berger ĉe 1626 Lexington Avenue, inter stratoj 103a kaj 104a en tre loĝata areo de Harlem, proksime de Ferrer. Preterpasantoj atestis pluvon de restaĵoj, ĉar tri etaĝoj estis detruitaj. La bombo dediĉota al Rockefeller antaŭeksplodis kaj mortigis Carl Hanson, Charles Berg, Arthur Caron kaj Marie Chavez, kiu ŝajne ne implikiĝis en la afero sed nur subluis ĉambron en la hejmo. Krome aliaj 20 homoj estis vunditaj, el kiuj almenaŭ 7 estis enhospitaligitaj. Berkman post la entombigoj malaperis, sed plu kunlaboris por Mother Earth.

El 1916 ĝis 1917, Berkman mallonge aperigis sian propran anarkiisman ĵurnalon en San Francisco, The Blast (Eksplodo), kaj kunigis energiojn kun Goldman por Mother Earth. Dum tiu epoko, Berkman ankaŭ prelegis kaj instruis, helpis organizi sindikatajn movadojn, agitis kontraŭ regantan klason, kampanjis por homaj rajtoj kaj plue kunvenis kun aliaj radikalaj anarkiistoj.

Kontraŭ milito[redakti | redakti fonton]

El 1914, Berkman kaj Goldman agadis kontraŭ la Unua Mondmilito, kaj el 1917, kiam Usono eniris ĝin, ili organizis kampanjon kontraŭ rekrutado, pro kio ili estis ripetfoje arestitaj inter 1917 kaj 1919.

Berkman kaj Goldman estis poste arestitaj pro ilia daŭra asociado kun radikalaj anarkiistoj kaj organizaĵoj kontraŭmilitaj dum la arestadoj de Palmer de 1919. Ili estis deportitaj kiel centoj da enmigrintoj de rusa deveno al Sovetunio.

Henry Clay Frick mortiĝis la 2an de decembro de 1919 en Pittsburgh, estante sepdekjara. Tiun vesperon, Emma Goldman kaj Alexander Berkman ricevis adiaŭan bankedon en Chicago antaŭ deportado. Ĵurnalisto alparolis Alexander Berkman post novaĵoj pri morto de Frick kaj demandis lin kion li havas direndan pri la ĵusa mortinto. Berkman respondis, ke Frick estis "deportita de Dio. Mi estas kontenta, ke li forlasis la landon antaŭ mi."

Goldman kaj Berkman apogis la bolŝevikojn kiam ili prenis povon en Rusio post la Oktobra Revolucio de 1917, sed dum la du jaroj kiujn ili vivis en Sovetunio ili seniluziiĝis disde la komunisma reĝimo, ĉar tiu iĝis superprema. La kruela nuligo de la ribelo de Kronstadt en marto de 1921 estis la fina guto kaj Berkman kaj Goldman translokiĝis al Germanio.

Finaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Poste Goldman kaj Berkman faris la liberecanan kritikon de la Komunista Partio de Sovetunio aŭ KPSU, rakontante kion ili vidis kiel perfidon de la revolucio. Ili klopodis konvinki la ĉefajn organizaĵojn de la anarkiisma internacio kaj la movadon anarki-sindikatismon ne partopreni la Trian Internacion kontrolitan de rusoj, sed ili sukcesis nur parte. Ili verkis multajn artikolojn por maldekstra gazetaro, sed socialistoj kaj liberaluloj apogis la novan rusan registaron. Kiel parto de tiu kampanjo Berkman publikigis The Bolshevik Myth (La bolŝevika mito) en 1925, rakonto de sia vivo en post-revolucia Rusio kaj sia iompostioma seniluziiĝo disde la bolŝevikoj. La libro estas grava kaj pro sia literatura kvalito kaj pro sia dokumenta valoro.

Berkman pasis siajn lastajn jarojn en Francio, gajnante sian vivon kiel eldonisto kaj tradukisto. Li ne estis bone akceptita de la franca registaro, kiu koninte lian pasintecon ofte profitis ĝin por lin forpeli. Lian ĉefa tiama verko estis Now and After: The ABC of Communist Anarchism, (Nune kaj poste: La ABC de la Komunisma Anarkiismo), publikita en 1929. Tiu libro estos poste publikita sub la titolo "What is Communist Anarchism?" (Kio estas Komunisma Anarkiismo?) kaj finfine mallongigita kiel "What is Anarchism?" (Kio estas Anarkiismo?). "What is Anarchism?" iĝis unu el la plej konataj enkondukoj al anarkiismo kaj unu el la plej bonkvalitaj verkoj de Berkman. La aliaj estus (La bolŝevika mito) kaj (Primalliberigaj memoroj de anarkiisto).

Malsaniĝinte, Berkman suferis du malsukcesajn operaciojn ĉe prostato. Laca pro konstantaj doloro kaj bezono de financa helpo de amikoj, Berkman decidis finigi ĉion. Frumatene de la 28a de junio, Alexander Berkman pafis sin per pafilo, sed denove malsukcese. La kuglo restis en lia spino kaj paralizis lin. Emma Goldman rapidis al Nico por akompani lin. Li falis en komao vespere kaj mortiĝis je la 10a tiunokte. Hazarde li memmortigis nur semajnoj antaŭ la komenco de la Hispana Revolucio ene de la Hispana Enlanda Milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]