Johann Most

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Most.jpg

Johann Most (Aŭgsburgo, Germanio, 1846 - Cincinnati, Ohio, Usono, 1906), estis germana anarkiista de fine de la 19a jarcento. Li populariigis la strategion de "propagando pro agado", kio postulis rektan kaj decideman agadon -eĉ perfortan- kontraŭ personoj aŭ institucioj de kelkaj homoj por ebligi revoluciajn ŝanĝojn kaj inspiri la agadon de la resto. Most diris, ke "la nuntempa sistemo estos pli rapide kaj radike venkata se oni forigas ĉiun oponanton". Most preferis la metodon terorismo ĉefe per eksplodaĵoj kio kaŭzis lian kromnomon de Dinamost. Most estis ankaŭ instruiston de multaj aliaj famaj anarkiistoj, kiel Emma Goldman, Alexander Berkman kaj Errico Malatesta.

Johann Most

Most estis krome entuziasma sekvanto de la finaj idealoj de la marksismo, inter liuj la emancipiĝo de la proleta klaso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Most naskiĝis la 5an februaro de 1846 en Aŭgsburgo (kie poste naskiĝos la Bavara Konsilantaro). La juna Most estis jam ribelema, ĉar organizis ribelon en la lernejo pro troa rigoreco de instruisto kaj rifuzis ĉeeston al diservoj. En 1856 la patrino kaj aliaj familianoj mortiĝis pro gripepidemio. En 1857 la patro edziĝis al nova patrino kiu malfaciligis lian vivon. En 1857 pro operacio oni fortranĉis parton de la makzelo. De tiam lia vizaĝo kaj ĝenerala aspekto malbeliĝis kaj malallogis. Post sia studado vagis tra Germanio kaj Svisio serĉe de laboro, sed pro sia malbela fiziko li estis plej ofte maldungita aŭ ne akceptita.

En 1867, li ĉeestas la svisan Ĵurason kaj kontaktas kun la loka grupo de la 1-a Internacio (AIT) aŭ Internacia Laborista Asocio (ILA). Li partoprenas aktive en luktoj, kio perdigas lin lian postenon kaj vagadas plu tra norda Italio, Aŭstrio kaj Hungario. En 1868 li aliĝas la parlamentan socialisman movadon en Vieno. Inter 1869 kaj 1871 li atingas popularecon pro partoprenado en mitingoj. Li estas arestita je jaroj da mallibero.

En 1871 li translokiĝas al Bavario, kien li alportas la entuziasmon de la revolucia socialismo. En Chemnitz li redaktoras la ĵurnalon (Chemnitzer Freie Presse) aŭ Libera gazetaro. Li konas Wilhelm Liebknecht. En 1873 en karcero verkas Kapital und ArbeitKapitalo kaj laboro, klarigado de la Kapitalo de Karl Marx, kiu malaprobas tiun verkon kun siaj disciploj. Defendos Most nova revoluciulo, nome Ernest Dühring. Li edziĝas kun Klara Hansh.

En 1874 Most estas elektita kiel deputato en la germania parlamento Reichstag, kio finiĝas post festado de la franca revolucio de la Pariza Komunumo (1871). Denove en karcero li alprofundiĝas en teoriaj konoj pri sociaj aferoj, kio permesas lin verki Die Bastille am Plotzensee, kie li denoncas la germanian karceran sistemon, kaj aliajn verkojn. Kaj en libero kaj en mallibero Most kliniĝas ĉe la ideoj de Dühring, ĉefe kontraŭ la ŝtato, kion aperigas en la socialisma ĵurnalo Berliner Freie Presse. Wilhem Liebknecht kaj poste Engels mem kontraŭatakas kaj tiu lasta verkos sian L'Anti-Dühring. La diferencigo inter la parlamenta kaj la radikala socialismoj evidentiĝas en la germana kulturo.

De tiam naskiĝas la ideo eldoni revolucian ĵurnalon -Freiheit- kiu disvastigus tian idearon en germana lingvo. Kiam Most estis aperigonta tiun gazeton, superpremo de germana polico akriĝas kaj Most translokiĝas fine de 1878 al Londono, kie aperas la unua numero en januaro de 1879. Freiheit estos tia komunikilo ne nur por germanoj de Germanio, sed ankaŭ por tiuj kiuj loĝus en aliaj landoj kaj ĉefe en Usono. La sukceso de tiu publikigo devigas la sociodemokratojn aperigi novan ĵurnalon kiu kontraŭatakus Freiheit, nome Der Sozialdémocrat de (Zuriko). Freiheit iĝas pli kaj pli anarkiisma.

En 1881 Most estas iompoiome pli anarkiisma kaj kontaktas John Neve, MalatestaVictor Dave; ĉirkaŭ tiam li estas forigita de la germana socialisma partio. Policoj germana kaj brita atakas perforte tiun movadon kaj post multaj arestoj Most elmigras al Usono en 1882.

Tiun jaron Freiheit ekaperas en Novjorko jam entute kiel anarkiisma eldonado. Samtempe tia movado en Usono pligrandiĝas entuziasmege. Most kontaktas aktivulojn kiel Albert ParsonsAugust Spies kun kiuj oni fondas International Working People's Association en 1883. ILA estas forta asocio kun pli ol 8,000 membroj. La socia batalo en Usono akriĝas. En 1886 okazas la atenco de Haymarket Square kaj kvar senkulpuloj estos mortigitaj inter kiuj Parsons kaj Spies. La gazetaro kulpigas Most mem, kiu ankaŭ estas arestita.

Vere Most propagandas perfortajn revoluciajn metodojn, ekzemple per Révolutionäre Kriegswissenschaft ("Scienco de la revolucia milito"), kio estas pli malpli gvidilo por uzado de eksplodaĵoj! Ŝajne Most ne kalkulis ĉiujn rezultojn de tiu teksto. El 1887 al 1892 sinsekvas mitingoj, ekkonoj kun anarkiistoj, novaj enmigrintoj kiuj atingas Usonon kaj enkarcerigoj. En julio 1892, Alexander Berkman (kunulo de Emma Goldman) utiligis la menciitan gvidilon de Most por atenco kontraŭ granda entreprenisto Frick; tiu estos enkarcerigita por 22 jaroj. Most ne apogas tiun atencon, sed defendos per Freiheit multajn liberecanojn kiuj suferos la perforton okaze de tiu atenco. Tamen pli kaj pli Alexander Berkman kaj Emma Goldman malakceptos la kritikojn de Most, kiu post defendi perfortajn agadojn, kritikis tiun atencon, ĉar onidire ĝi ne estis popolara kaj levis kontraŭrevolucian sintenon. Krome Most prelegas, verkas, teatrumas kaj ĉirkaŭ 1895 kaj 1986 apogas la sukceson de la revolucia sindikatismo franca.

En 1897 kaj 1901 li konis kaj kontaktis Kropotkin. Ĉirkaŭ 1899-1901, Freiheit suferas financajn problemojn kaj Most prelegas por monatingo, kiam tion ne malhelpas enkarcerigoj. Dum unu el tiuj prelegveturoj, nome inter Pitsburgo kaj Cincinnati, li mortiĝas la 17an de marto de 1906.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Omaĝoj kaj verkoj pri Most sinsekvos dum la tuta komenco de la 20a jarcento ĝis la fino de la 20aj jaroj. Kiel atingo de lia vivo restos la ĵurnalo Freihet kaj multaj broŝuroj inter kiuj La religia pesto.


Referencoj : tttejoj Soleil Noir kaj Article ; Éphéméride Anarchiste