Postkolonia feminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Postkolonia feminismotriamonda feminismo estas intersekcisma formo de feminismo, kiu evoluis kiel respondo al akuzita fokuso en la dominanta formo de feminismo nur pri la spertoj de virinoj en okcidentaj kulturoj. Postkolonia feminismo strebas inkludi en sia ekzamenado la maneriojn, kiel rasismo kaj la longdaŭraj politikaj, ekonomiaj, kaj kulturaj efektoj de koloniismo tuŝas neblankajn, neokcidentajn virinojn en la postkolonia mondo. Postkolonia feminismo originis kiel kritiko de feminismaj teoriistoj en evoluantaj landoj, rimarkante la universaligan tendencon de popularaj feminismaj ideoj kaj argumentante, ke virinoj, kiuj loĝas en neokcidentaj landoj, estas misreprezentataj.

Postkolonia feminismo argumentas, ke kiam oni uzas la terminon "virino" kiel universalan grupon, virinoj iĝas difinitaj nur laŭ sia sekso kaj ne laŭ socia klaso, raso, etno, aŭ seksa prefero. Postkoloniaj feministoj ankaŭ klopodas inkludigi la ideojn de indiĝenaj kaj aliaj triamondaj feminismaj movadoj en popularan okcidentan feminismon.

Postkolonian feminismon ofte kritikas anoj de la dominanta formo de feminismo laŭ la rezono, ke ĝi malfortigas la pli vastan feminisman movadon per divido de ĝi. Ĝi ofte estas kritikata ankaŭ en la postkolonia mondo pro akuzitaj propraj okcidentaj biasoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chatterjee, Sushmita (2016-02-01). “What Does It Mean to Be a Postcolonial Feminist? The Artwork of Mithu Sen”, Hypatia (en) 31 (1), p. 22–40. doi:10.1111/hypa.12225. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]