Bernie Sanders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernie Sanders
Persona informo
Bernie Sanders
Naskonomo Bernard Sanders
Naskiĝo 8-an de septembro 1941 (1941-09-08) (82-jaraĝa)
en Broklino, Nov-Jorkio,  Usono
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko 1525 East 26th Street • Burlington vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Ĉikago • James Madison High School • Brooklyn College vd
Partio Liberty Union Party vd
Subskribo Bernie Sanders
Familio
Patro Elias Sanders vd
Patrino Dorothy Sanders vd
Gefratoj Larry Sanders vd
Edz(in)o Jane O'Meara Sanders • Deborah Shiling Messing vd
Infanoj Carina Driscoll vd
Profesio
Alia nomo Bernie Sanders vd
Okupo politikistoĵurnalisto • universitata instruisto • verkisto • televida produktoro • ĉarpentisto vd
Laborkampo politiko • limigo de armiloj vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
Aktiva dum 1971– vd
Verkado
Verkoj Outsider in the House ❦
Our Revolution: A Future to Believe In ❦
Bernie Sanders Guide to Political Revolution ❦
Where We Go From Here ❦
The Speech vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernard "Bernie" SANDERS (naskiĝis 8-an de septembro 1941 en Novjorko, Novjorkio (Usono)) estas usona politikisto kaj ekde 1991 membro en la Usona Senato por federacia ŝtato de Vermonto.

Sanders reprezentas demokratan socialisman vidpunkton kaj venkis en la elektoj por usona Senato la 7-an de novembro 2006. Li estas ekde januaro de 2007 sekvanto de la ĝistiama senatano Jim Jeffords, kaj la unua socialista senatano en historio de Usono.

La 30-an de aprilo 2015 li anoncis sian kandidatecon por la nomumo de la Demokrata partio por la prezidenteco en la balotado de 2016. Li malgajnis kaj subtenis Hillary Clinton.

Bernie Sanders (1959)
Bernie Sanders, 2015
Bernie Sanders kun edzino Jane O’Meara Sanders dum la kampanjo en la praelektoj 2016
Bernie Sanders dum la Prezidenta Kampanjo 2016

Fine de oktobro 2018 li anoncis venontan lanĉon de Progresista Internacio kun la greka eksministro pri financo Janis Varufakis. Ekde 2019 li estas kandidato en la Usonaj Prezidentaj Elektoj de 2020.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sanders naskiĝis en 1941 kiel filo de juda enmigrinto el Pollando Elie Sanders (aŭ Eli Sanders kiu naskiĝis en la jaro 1904 en vilaĝo Słopnice en Pollando, li emigris al Usono en la jaro 1921) kaj lia patrino estis filino de enmigrintoj el Rusio kaj Pollando Dorothy el familio Glassburg. Li studis en Brooklyn College kaj Universitato de Ĉikago, translokiĝis en 1964 al Vermonto. Li estis membro de Liberty Union Party, kiu rifuzis la vjetnaman militon. Sanders iĝis en 1981 urbestro de Burlington, la plej granda urbo de Vermonto. Oni elektis lin por tio trifoje. Sanders perdis en 1986 la elekton por guberniestreco de Vermonto. Li sensukcese provis elektiĝi en 1988 al Domo de reprezentantoj. Tio sukcesis nur en 1990 kaj tiel li estas ekde 1991 membro de la Domo de Reprezentantoj kaj tiel la sola kaj plej longe oficanta nepartia kandidato.

Sanders estas delegito de ŝtato Vermonto, kiu posedas pri unu sidejo en la Reprezenta domo. Sanders estis sesfoje reelektita (1992: 57,8 %, 1994: 49,9 %, 1996: 55,2 %, 1998: 63,4 %, 2000: 69,2 %, 2002: 64,3 %, kaj 2004: 68,8 %)

Sanders apogis en la pasinteco konstante la demokratojn, kontraŭis la Irakan militon en 2003 kaj estas forta kritikanto de Patriot Act kaj ŝtata kaj komerca influo en la media kaj telekomunikada branĉo.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li por la intervjuo por The Washington Post, diris ke kredas je Dio, sed ne sentas sin ligita al iu ajn organizita religio.

La 6-an de septembro 1964 li edziĝis kun Deborah Shiling, kun kiu konatiĝis en kolegio ĉar ĝuste tiam ili kune translokiĝis al Vermonto. Ili disiĝis en la jaro 1966. Poste li havis partnerinon sed sen geedziĝo Susan Mott. Ili kune havis filon Levi naskitan en la jaro 1969. En la jaro 1988 edziĝis kun Jane O’Meara, kun kiu ekkonatiĝis dum la elekt-kompanio en la jaro 1981 en Burlington en 1981. Sanders adoptis tri ŝiajn infanojn: Heather, Carina kaj David.

Li ĉiam havas kontakton kun Pollando, i.a. en la jaro 2013 li vizitis Słopnice, kie naskiĝis lia patro. Dum la vizito la aŭtoritatoj de la Komunumo transdonis al li la memoraĵojn kaj dokumentojn ligitaj kun lia pola familio.

Lia plej proksima kunlaboranto dum multaj jaroj estas Richard Sugerman.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]