USA PATRIOT Act

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Patriot Act)

La USA PATRIOT Act estas leĝo akceptita de usona kongreso, senato, subskribita fare de usona prezidento George W. Bush la 26-an de oktobro 2001. La vorto "patriot" signifas patrioton, sed en tiu kazo temas ankaŭ pri akronimo. La plena titolo estas: "Uniting and Strengthening America by Providing Appropriate Tools Required to Intercept and Obstruct Terrorism Act of 2001".

Enhavo de la leĝo[redakti | redakti fonton]

La leĝo ebligas por la ŝtataj perfortaj instancoj (polico, sekretservo ks.) agadi sen juĝista decido (antaŭpermeso), tiel ili povas kaŝobservi telefonajn liniojn, retpoŝton, personajn medicinajn, financajn kaj aliajn dokumentojn. La leĝo ankaŭ plifaciligis plurajn limigojn rilate al la enlanda spionado. Ĝi disvastigis la agosferon de la ministro pri financoj je kontrolo de la financaj transakcioj, precipe ĉe eksterlandaj individuoj kaj organizaĵoj.

La leĝo donis pli grandan liberecon al la ŝtataj perfortaj instancoj kaj al la enmigra instanco pri aresto kaj deportado de enmigrintoj, suspektitaj je terorismo. La leĝo ankaŭ ŝanĝis la difinon de la terorismo, ke ĝi entenas ankaŭ la enlandan terorismon, tiel ampleksante nombron de tiuj agadoj, por kiuj oni povas uzi tiujn preskaŭ senlimajn rajtigilojn. Iom unu kaj duonmonate post la teroratako de 9/11 en la Usono, la leĝon akceptis la kongreso kaj la senato, kun plimulto de la demokratoj kaj la respublikanoj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La leĝon oni kritikis pro malobeo de la juroj de persona libereco. Plej grandaj pretekstoj estas, ke la leĝo permesas enprizonigon de eksterlandanoj je nedifinita tempolimo; domtraserĉon sen permeso aŭ kono de la posedanto; kaŝobservon de telefonoj kaj retpoŝtoj sen juĝista decido. Post validiĝo de la leĝo, oni ekis plurajn juĝprocesojn kontraŭ ĝi, federaciaj juĝistaroj decidis, ke kelkaj paragrafoj estas kontraŭkonstituciaj.