Janis Varufakis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Yanis Varoufakis (2015)

Janis VARUFAKIS (greke: Γιάνης Βαρουφάκης; naskiĝis la 24-an de marto 1961) estas greka ekonomikisto. Li estis la Financa Ministro de Grekio.[1] La 6-an de julio 2015 li demisiis.[2] En la ĝenerala balotado de  Januaro 2015, li estis elektita kiel ano de la  greka parlamento, reprezentanta la partio SYRIZA kaj prenis oficejon en la nova registaro de Alexis Tsipras du tagoj poste, je la  27 januaro 2015.[3][4] Li estas politika ekonomisto, aŭtoro kaj havas duoblan grekan-aŭstralian naciecon.

Varufakis partoprenis en la nunaj debatoj sur la tutmonda kaj eŭropa krizo, la aŭtoro de La Tutmonda Minotauro, Profesoro de Ekonomia Teorio ĉe la Universitato de Ateno kaj privata komerca konsilisto por la Valve Corporation.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Varufakis diplomiĝis en la Moraitis Lernejo en Ateno. Poste li estis  trejnanta en matematiko kaj statistiko, li ricevis lian ekonomikan doktoriĝon en 1987 ĉe la Universitato de Essex. Antaŭ tio, li jam komencis instrui  ekonomika teorio  kaj econometrio ĉe la Universitato de Essex kaj la Universitato de Orienta Anglia. En 1988, li elspezis unu jaron kiel Samrangulo ĉe la Universitato de Cambridge. Ekde 1989 ĝis 2000 li instruis kiel Lektoro en Ekonomikoj ĉe la Departemento de Ekonomika Fako de la Universitato de Sydney. En 2000, li movis reen al  Grekio kie li fariĝis Profesoro de Ekonomia Teorio ĉe la Universitato de Ateno. En 2002, Varufakis establis La Universitaton de Ateno Doktoreca Programo en Ekonomikoj (UADPhilEcon), kiun li direktis ĝis 2008. De januaro 2013 li instruis ĉe la Lyndon B. Johnson Lernejo de Publikaj Aferoj ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Austin.

Eŭra krizo, ekonomia politiko kaj Modesta Propono[redakti | redakti fonton]

De januaro 2004 al decembro 2006, Varufakis servis  kiel ekonomia konsilisto de Jorgos Papandreu, kies registaro li fariĝis fervora kritikanto kelkaj jaroj poste.  estas aŭtoro de pluraj libroj sur ludoteorio, Varufakis estas ankaŭ konata parolanto kaj ofte aperas kiel gasta analizisto por sciiga amaskomunikilaro kiel la BBC, CNN, Skynews, RT kaj Bloomberg televido inter aliaj. En novembro 2010, li kaj Stuart Holland, eksa Labora Partia MP kaj ekonomika profesoro ĉe la Universitato de Coimbra (Portugalio), eldonis kune la  Modestan Proponon, unu aro de ekonomiaj politikoj celita al superforti  la eŭran krizon.[5] En 2013, Versio 4.0 de la Modesta Propono aperis kun la amerika ekonomikisto James K. Galbraith kiel tria kunverkisto. Ĉi tiu versio estis eldonita malfrue en 2013 en la franca lingvo kun subtenanta antaŭparolo de Michel Rocard, eksa Ĉefministro de Francio. Pro tio ke septembro 2011, Truman Factor prezentis elektitajn artikolojn de Varufakis en la angla kaj en la hispana. Varufakis komparas la rolon de Usona ekonomio ekde la 1970aj jaroj en rilato al la malkresko de la mondo kun la Minotaŭro.[6]

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Varufakis estis nomumita kiel Financa Ministro pere la Ĉefministro Aleksis Tsipras sekvante la SYRIZA venko en la  25a  Januaro 2015 parlamenta balotado. Il priskribis li mem kiel 'libereca Marksisto'- "Vere, Karl Marx estis priresponda por enkadrigi mian perspektivon de la mondo en kiu ni  vivas, de mia infanaĝo al nuna tago. Ĝi ne estas io ke mi tre volontas paroli  en 'ĝentila socio' dum nunaj  tagoj ĉar nur la  mencio de la M-vorto malŝaltas spektantarojn."

Libroj en la angla[redakti | redakti fonton]

  • Economic Indeterminacy: A personal encounter with the economists' most peculiar nemesis. London and New York: Routledge, 2013 (ISBN 0415668492)
  • The Global Minotaur: America, the True Origins of the Financial Crisis and the Future of the World Economy. Zed Books, 2011 (translations in German, Greek, Italian, Spanish, Czech and Finnish); second edition 2013
  • Modern Political Economics: Making sense of the post-2008 world. London and New York: Routledge, 2011 (with Joseph Halevi and Nicholas Theocarakis)
  • Game Theory: A critical text. London and New York: Routledge, 2004 (with Shaun Hargreaves-Heap)
  • (ed.): Game Theory: Critical Perspectives. Volumes 1–5, London and New York: Routledge, 2001
  • Foundations of Economics: A beginner's companion. London and New York: Routledge, 1998
  • Game Theory: A critical introduction. London and New York: Routledge, 1995 (with Shaun Hargreaves-Heap)
  • Rational Conflict. Oxford: Blackwell, 1991
  • (ed.): Conflict in Economics. Hemel Hempstead: Harvester Wheatsheaf and New York: St Martin's Press, 1990 (with David P. T. Young )

Elektitaj intervuoj/revizioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Philip Innan and Katie Allen (26 January 2015)The Guardian. Alirita 27 January 2015.
  2. Pri la demisio de Varoufakis
  3. Helena Smith (26 January 2015)The Guardian. Alirita 26 January 2015.
  4. Prarthito Maity (January 27, 2015), Valve Economist Yanis Varoufakis Appointed Finance Minister of Greece, International Business Times, http://www.ibtimes.co.in/valve-economist-yanis-varoufakis-appointed-finance-minister-greece-621689 
  5. Yanis Varoufakis: Euro Crisis
  6. Russell Shorto: The Way Greeks Live Now. In: The New York Times. 13 February 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yanis Varoufakis en la angla Vikipedio.