University of East Anglia
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
University of East Anglia | |
---|---|
moto | Do different |
Informoj | |
fondodato | 1963 |
speco | ŝtata |
Situo | |
urbo | Norwich, Anglio, Britio |
Estraro | |
kanceliero | Rose Tremain, David Richardson (vic-kanceliero) |
Nombroj | |
nombro de studentoj | 19.400 (2007) |
Diversaĵoj | |
retejo | www.uea.ac.uk |
La universitato University of East Anglia (UEA), troviĝas en Norwich, Norfolk, Anglio.
Ĝia nomo signifas proksimume universitato de orienta Anglio, sed pli precize East Anglia estas regiono kiu konsistas nur el kelkaj anglaj provincoj: Norfolk, Suffolk, Cambridgeshire, kaj parto de Essex.
Ĝi fondiĝis en 1963, ĉe la okcidenta flanko de la urbo.
La universitato havas internacian reputacion pri studado, kaj precipe la departamento de Naturmediaj Sciencoj famas pro siaj fruaj kaj nuntempaj studoj pri klimataj ŝanĝoj.
La studentaro nombriĝas je 13000 studentoj, el kiuj proksimume 1000 devenas de ekster la Eŭropa Unio (j. 2003).