Minarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Minarkiismominarĥiismo, iam mallerte nomita minimuma ŝtatismo, estas vidpunkto kiu asertas ke la registaro devus esti tiom malgranda kiom eblas. Subtenantoj asertas ke ĝi kontinuas la tradicion de klasika liberalismo en ĝia originala formo.

Radikaj minarkiistoj kutime konsentas ke la registaro devus esti limigita al ĝiaj "minimumaj" aŭ "noktgardistaj" ŝtataj funkcioj (kortumoj, polico, karceroj, armeoj). Iuj aliaj minarkiistoj inkluzivigas en la rolon de la registaro administradon de esenca komuna infrastrukturo (vojoj, mono); iuj (kaj tiuj estas iam riproĉataj pri glitiga deklivo, inkluzivas ja multe da esenca infrastrukturo (lernejoj, hospitaloj, sociala sekureco). Fakte, ĉi tiuj minarkiistoj ofte akceptas (laŭ konservativa anstataŭ principa maniero) kiel validajn iujn el la nunaj povoj de la registaro kaj opinias, ke estas pli urĝe haltigi la ekspansion ol malpliigi ĝiajn povojn al iu difinita amolekso. Minarkiistoj ĝenerale kontraŭstaras registarajn programojn, kiuj redistribuas riĉon aŭ subvencias certajn partojn de la ekonomio.

Minarkiistoj kutime pravigas ilian vidpunkton de la ŝtato pere de fundamentaj principoj anstataŭ ol argumentoj rilate al pragmataj rezultoj. Ekzemple, en lia libro Anarchy, State and Utopia (Anarkio, Ŝtato kaj Utopio), Robert Nozick difinas la rolon de minimuma ŝtato jene:

"Niaj ĉefaj konkludoj pri la ŝtato estas ke minimuma ŝtato, limiĝita al la malvastaj funkcioj de protektado kontraŭ perforto, ŝtelado, fraŭdo, devigo de kontraktoj, ktp, estas prava; ke ia ajn pli ampleksa ŝtato malobservos la rajtojn de personoj por ne esti devigata fari certajn agojn, kaj estas malprava; kaj ke la minimuma ŝtato estas inspira krom prava. Du notindaj implicoj estas ke la ŝtato ne rajtas uzi ĝian devigan aparaton por la celo de devigi iom da civitanoj helpi aliajn, aŭ por malpermesi agojn al personoj por iliaj propraj bono aŭ protektado."

Elstaraj minarkiistoj inkluzivas Benjamin Constant, Herbert Spencer, Leonard Read, Ludwig von Mises, Friedrich August von Hayek, James M. Buchanan, Milton Friedman, Ayn Rand, John Hospers kaj Robert Nozick.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]