Platformismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anarki-platformismo)
Platformismo
politika ideologioanarkiisma pensoskolo
anarkiismo
vdr
Plataformismo

Platformismo estas tendenco (aŭ organizita pensoskolo) ene de la anarkiisma movado. Ĝi markas la neceson por fortaj organizitaj anarkiistaj organizoj kiuj estu kapablaj influi super la laborista klaso kaj kamparanaj movadoj.

"Platformismaj" grupoj malakceptas la modelon de leninisma avangardismo. Ili celas, anstataŭe, "fari la anarkiismajn ideojn la ĉefaj ideoj ene de la klasbatalo".[1] La kvar ĉefaj principoj laŭ kiuj anarkiista organizo funkciu, laŭ la Platformistoj, estas ideologia unueco, taktika unueco, kolektiva respondeco, kaj federismo.

Ĝenerale, platformismaj grupoj celas akiri la plej ampleksan eblan influon fare de anarkiismaj ideoj kaj metodoj en la laborista klaso kaj kamparanaro - kiel per specifaj grupoj, platformistoj orientiĝas al la laborista klaso, pli ol al la ekstrema maldekstro. Tio kutime kondukas al emo labori en unutemaj kampanjoj, sindikatismo kaj komunumaj grupoj, kaj al luktado por tujaj reformoj dum ligadi tion al projektoj konstrui popularajn konscion kaj organizadon. Ili tamen malakceptas alproksimiĝon al tio kion ili kredas ke evitas tion, kiel ĉe la insurekciema anarkiismo, same kiel la "vidpunktojn kiuj dispelas aktivecon en sindikatoj" aŭ kiuj dispelas kontraŭ-imperiismajn movadojn.[2]

Nestor Maĥno.

La nomo "Platformismo" derivas el la manifesto de 1926 de la Organiza Platformo de Ĝenerala Unuigo de Anarkiistoj (skizo).[3] Tiu estis publikigita de la Grupo de Rusaj Anarkiistoj Eksterlande, en sia gazeto Dielo Truda ("La kaŭzo de laboristoj" en rusa).

Tiu grupo, kiu konsistis el ekzilitaj rusaj anarkiistoj veteranoj de la Oktobra Revolucio de 1917 (ĉefe Nestor Maĥno kiu ludis ĉefan rolon en la anarkiista revolucio de Ukrainio de 1918-1921), bazigis la Platformon sur ties spertoj de tiu revolucio, kaj la fina venko de la Bolŝevikoj sur la anarkiistoj kaj aliaj grupoj. La Platformo klopodis studi kaj klarigi la mankojn de la anarkiista movado dum la Rusa Revolucio ekster Ukrainio.

Tiu dokumento starigis kaj laŭdojn kaj kritikaron el anarkiistoj tutmonde kaj okazigis gravan polemikon ene de la anarkiisma movado.[4]

Nuntempe "Platformismo" estas grava tendenco en internacia anarkiismo. Ĉirkaŭ tridek platformismaj kaj specifismaj organizoj estas kunligitaj en la projekto de la retejo Anarkismo.net,[5] inkludante grupojn el Afriko, Latinameriko, Nordameriko kaj Eŭropo.[2] Almenaŭ en terminoj de nombroj de aliĝintaj organizoj (se ne laŭ fakta membreco en kelkaj landoj),[6] le reto Anarkismo estas pli granda ol aliaj internaciaj unuiĝoj, kiel la sintezaj[7] Internacio de Anarkiistaj Federacioj kaj la anarkosindikatisma Internacia Laborista Asocio, sed ne laŭ aktivismo aŭ nombro de individuaj aliĝintoj. Tiu reto tamen ne estas formala "internacio" kaj ne havas intencon konkurenci kun tiuaj aliaj organizoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Workers Solidarity Movement, 2012, "Why You Should Join the Workers Solidarity Movement" |url=http://flag.blackened.net/revolt/once/join.html |accessdate=5a de Januaro 2012|
  2. 2,0 2,1 Anarkismo, 2012, "About Us" |url=http://www.anarkismo.net/about_us |accessdate=5a de Januaro 2012|
  3. Dielo Truda group. [1926] (2006) Organizational Platform of the General Union of Anarchists (Draft). Ireland: Nestor Makhno Archive.
  4. Schmidt, M. kaj van der Walt, L. 2009. Black Flame: The Revolutionary Class Politics of Anarchism and Syndicalism (Counter-Power vol. 1). Edinburgh: AK Press. pp. 252-255
  5. Tiele kun esperanta nomo.
  6. "In reply to the Platform, supporters of the "synthesis" counter by pointing to the fact that "Platformist" groups are usually very small, far smaller than "synthesis" federations (for example, compare the size of the French Anarchist Federation with, say, the Irish Workers Solidarity Movement or the French-language Alternative Libertaire)""J.3.2 What are "synthesis" federations?" in An Anarchist FAQ Arkivigite je 2010-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
  7. "Most national sections of the International Anarchist Federation (IFA) are good examples of successful federations which are heavily influenced by "synthesis" ideas (such as the French and Italian federations).""J.3.2 What are "synthesis" federations?" en An Anarchist FAQ Arkivigite je 2010-10-07 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lucien van der Walt; Michael Schmidt (2009), Black Flame, the revolutionary class politics of anarchism and syndicalism, Counterpower, Volume 1, Oakland: AK Press, pp. 247–263, ISBN 9781904859161

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]