Virtuala maŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VirtualBox

Virtuala maŝino estas programo en komputilo, kiu funkcias kvazaŭ aparta komputilo en la ĉefa komputilo. La programo, kiu kontrolas virtualajn maŝinojn, nomiĝas hipermastrumilo kaj la komputilo, kiu funkciigas la virtualan maŝinon, nomiĝas gastiganto. La hipermastrumilo kontrolas kiel la virtuala maŝino povas aliri memoron, durdiskan spacon kaj aliajn rimedojn sur la gastiga komputilo. Virtualaj maŝinoj povas esti kreitaj per softvaro konata kiel virtualiga softvaro (kiel ekzemple VMware Workstation kaj VirtualBox).

Estas multaj kialoj por funkciigi virtualan maŝinon:

  • Ĝi estas simpla maniero funkciigi pli ol unu operaciumon en la sama komputilo.
  • Tre potenca servilo povas esti dividita en plurajn pli malgrandajn virtualajn maŝinojn por pli bone uzi ĝiajn rimedojn.
  • Ĝi povas helpi kun sekureco. Se la virtuala maŝino estas trafita de viruso, la gastiga mastruma sistemo estas netuŝita.
  • Virtuala maŝino povas esti tute imitita, kiel Java. Ĉi tio igas programon funkcii sur malsamaj specoj de komputiloj sen devi esti konvertita en kodon specifa por ĝi. Ili povas komuniki kvankam la programlingvoj ne estas la samaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Virtual machine en la baza angla Vikipedio.